Sergio Pokrovskij:

> En mia usona firmao estas grava distingo inter la etatanoj ("blue
> badges", staff members) kaj provizoraj "interns".  En aliaj firmaoj
> tio estas alie esprimata.  Mankas unueca vorto -- sed la nocio
> ekzistas en ĉiu laborloko Sovetia, Rusia aŭ Usona kie mi laboris.  La
> rusa lingvo havas tion lingve normigita.  Usone ĉiu firmao elpensas
> sian manieron nomi tion.

Cxie, kie mi laboris en Usono, oni nomas etatan laboriston
"full-time employee" (plentempa dungito).  Ekzistas kutima
mallongigo "FTE", ankaux kiel mezurunuo por la kvanto
de etata laboro.

Provizoran dungiton oni kutime nomas "contractor"
(kontraktulo).

La fakto, ke ankaux kontraktuloj laboras kutime
plen-tempe, evidente ne estas suficxe gxena
por malebligi tian terminan distingon.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a