2008/12/19 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > Estas nenio malbona en tio ke oni sin nomas "Russ Williams" aŭ "Sergio > Pokrovskij". Sed se oni insistos, ke mi estas "Russ Williams" aŭ ke > vi estas "Sergio Pokrovskij", tio estus malatento. Tio povas esti > senintenca eraro, kian mi volonte pardonus; sed se oni ade kaj refoje > nomos min per nomo de alia persono, tio estus aŭ malrespekto (oni ne > zorgas lerni mian nomon), aŭ suspektinda misprezento.
Aha, ne klaris antauxe, ke temis pri ripeta uzo de alia nomo/klasifiko post kiam oni auxdas, ke la celata homo preferas alian nomon/klasifikon. Do mi konsentas ke tia konduto estus malrespekta. Dankon al Sergio kaj Yury pro la ampleksaj klarigaj respondoj al mia (eble tro multaj) demandoj por pli bone kompreni la (eble ni diru "rusan") vidpunkton. Konkrete, mi nun vidas ke vi ambaux diras ke grandparte temas pri tio, kion mi simple nomus "kulturo" aux "komunumo", t.e. ke homo sentas sin mem parto de la grupo, kaj aliaj grupanoj ankaux sentas lin parto de la grupo. Ne nepre dependas de naskigxo, raso, religio, lingvo, logxloko, gepatroj, aux versxajne iu ajn specife konkreta afero. Sed similaj estas la grupoj de Esperantistoj, rusoj, francopoloj (t.e. homoj kiuj estas samtempe kaj francaj kaj rusaj), sxakludantoj, futbal-fanoj, muzikistoj, artistoj, vojagxemuloj, politikaj konservativemuloj aux progresemuloj ktp, kristanoj, judoj, budhanoj, ateistoj, ecx usonanoj aux rusujanoj aux francujanoj, aux ja multaj aferoj, kiuj ligas komunumojn de homoj kune. Tio, kio estas specifa pri "etnoj" ke gxi estas aparta afero de "kulturo" aux "komunumo" ktp pli gxenerale, ankoraux ne tre klaras al mi. Sed almenaux nun mi komprenas ke ne temas tiom multe pri "sango" aux naskigxo, kiom mi antauxe supozis, do la respondoj ja helpis klarigi iom! amike, russ
