--- On Fri, 12/19/08, Russ Williams wrote:

[...]

> 2008/12/19 Sergio Pokrovskij:

> Nu sendepende de diversaj argumentoj pri kia interpreto pri
> "ruseco", ktp gxustas, mi malkonsentus iom kun:

>> Tio estas malestimo rilate al la nerusaj rusianoj.

> Ekz mi nun estas usonano kiu logxas en Polujo.  Se iu nomus min
> polo, mi ne interpretus tion kiel malestimon.

Se vi estas gasto kaj oni konfuzas vin kun la dommastro, tio estas iom
alia situacio ol kiam vi restas hejme, kaj subite oni deklaras al vi,
ke via domo havas alian mastron, aŭ ke en via domo nun estu aliaj
kutimoj ol tiuj, kiujn vi ĝis nun opiniis la viaj.

> Depende de kunteksto, mi interpretus gxin kiel amuza eraro, aux kiel
> (malversxajnan!)  komplimenton pri mia kapablo en la pola lingvo (nu
> gxi ankoraux acxas, sed eble iun tagon... :) Por mi tute ne klaras
> kiel mi sentus min malestimata pro tio, ke iu nomus min polon pro
> tio, ke mi logxas en Polujo.

Estas nenio malbona en tio ke oni sin nomas "Russ Williams" aŭ "Sergio
Pokrovskij".  Sed se oni insistos, ke mi estas "Russ Williams" aŭ ke
vi estas "Sergio Pokrovskij", tio estus malatento.  Tio povas esti
senintenca eraro, kian mi volonte pardonus; sed se oni ade kaj refoje
nomos min per nomo de alia persono, tio estus aŭ malrespekto (oni ne
zorgas lerni mian nomon), aŭ suspektinda misprezento.

Se vi sentas vin polo, diru: Ĉu agrablos al la poloj la tezo ke Adam
Mickiewicz estis ruso -- ĉar li naskiĝis kaj edukiĝis en la Ruslanda
Imperio.

Se vi ankoraŭ konservis iom da via anglalingvuja fono diru, ĉu ĉiuj
skotoj volonte akceptos ke oni nomu ilin angloj.

Aŭ ĉu vi supozas, ke la kosovaj albanoj opiniis sin serboj?

-- 
Sergio





      

Rispondere a