donaceto je fino.

 -- Renato Corsetti skribis:
> Luiz:
>>
>> Jes :) Do oni havu novan modelon en la sekvaj tagoj.
>>
> Kara Luiz, ĉu vi ne vidas, ke la esperantista pensado pri tiu temo estas  
> tiel malsimple dividita, ke ĉiu ajn modelo bezonas longegan diskutadon?

Do la nova versio kiu baldau venos estas bonvena.
Estas pli bone iri antauen per malgrandaj pashoj de tempo al
tempo ol ege diskuti kaj ne pashi.

Oni ne povas voli fari iun perfektan je la unua provo. 
Ripozi dum jaro diskuti ion estos sana por la estonta diskuto
kaj plibonigo.

"nova" trovo mia:
che Germanio "=Germanujo" indikas, ke oni prefere uzu la 
vorton Germanujo.

DO >>

 =X-ujano estas indiko ke oni preferinde uzu "x-ujano"
kaj tio estos la dua senco en la nova versio.
(Tiel oni trovos rimarkon pli mildan ol tiu de Sergio,
kiu taugos ne nur por ruso tamen por chiu x-o.
char oni libere aldonas rimarkojn, che ruso Sergio povos
aldoni kroman rimarkon)

Sergio, la unua senco estas tute klara por chiuj! 
La okcidentanoj bone komprenas kio estas etno! La problemo estas 
ke 1. (difino pri etno) kaj 2. (difino pri shtatano) estas 
sencoj sub sama vorto (en la Portugala) kaj ni ne forte vivas
tion, tamen komprenas la malsamon. Pro influo de nacilingvo
oni ripetas tion en Esperanto.

La problemo pri "rusujano" okazas pri "rusuja".
"russo" en la portugala estas kaj "ruso" (1. senco) kaj
"rusujano" kaj "rusa lingvo". Same adjktive "russo" estas
"rusa" kaj kaj "rusujana" kaj "rusuja" ktp

Agacas min ke Usono en la Angla lingvo estas "Ameriko",
kvazau mi kaj mia lando mem ne estas en Ameriko. La sama
problemo en la Angla kaj Portugala, unu vorto por pli ol
unu senco. "Americano" en la Portugala esta kaj
"Amerika" kaj "usona", kiam devus esti nur "Amerika",
tiel mi uzas vorton "estadounidense" por "usona", tamen ne
multaj uzas ghin... :(
Feliche en Esperanto estas apartaj vortoj, usona kaj amerika.

Fine mi mensogis kiam mi diris, ke la nova versio estas 
simila al la nuna (vidu artikolon germano nun), la shangho
estas malgranda, tamen la rezulto estas grandeta. Grandeta
pasho.

Tiel ghi favoros la rusojn (kiu tamen volus formeti la
duan sencon), kaj samtempe ghi estas bona por Brazilanoj.
La rimarko/klarigo pri la problemo che la dua senco estos 
granda helpo por ke la nova modelo restos dum unu al pli 
jaroj netushebla.

--
Luiz Portella

ps.:

rideton :D
http://www.youtube.com/watch?v=GyC9h-OmdHk

mia jarfina donaceto: senvorta filmeto.
filmeto aminda por vi!!!! spektu che youtube.

se vi ne komprenas post unua spekto, indas
spekti denove.

felicidade = felicho; paz = paco; alegria = ghojo.
tion vi trovas en ReVo mem

rideton por vi :D

Rispondere a