--- On Sat, 12/20/08, AV3 wrote:

[...]

> La arjoj jam antaŭlonge disiĝis, kaj ne estas danĝero, ke irananoj
> dirus "Irano nur por la arjoj!" kiel oni ja aŭdas de tempo al tempo
> "Germanujo por la germanoj!" kaj 

Vi ne komprenas la idon kaj pretendon.

Ne temas naziisma purismo, temas pri konkeremo.  Temas pri la ideo ke
la taĝikoj, kurdoj, afganoj kaj aliaj etnoj iranaj nature apartenas al
sia "ujo", al la granda "Arjujo".  Ĉe tio la vorto "arjo", kiun la
eŭropanoj pruntis kaj poste plivastigis ĝis la senco "hindeŭropano",
havas en la persa lingvo sencon pli precizan kaj multe pli limigitan.
Tial via aserto ke "la arjoj jam antaŭlonge disiĝis" estas bazita sur
senco eŭropa; por la persoj ĝi havas alian sencon, pli specifan,
malpli vastan -- kaj tamen konsiderinde vastan.  Probable la ŝatantojn
de la ideo pri "la vera Irano" plene kontentigus la amplekso de la
Aĥemenida regno; ili neniom pretendas je la teritorioj de Eŭropo --
supozeble tio estas ne "Irano", sed "Turano" (= Barbarujo).

> Por mi estas malbongusta supozo, ke iu gento estas la kerna gento de
> sia lando, kvankam estas certa nombro de tiaj landoj laŭ la
> Fundamento.

Oni povas nomi landon laŭ rivero (Jordano -> Jordanio), laŭ urbo
(Alĝero -> Alĝerio), monto (Kameruno -> Kamerunio), dezerto (Namibo ->
Namibio).  Kial do ne eblu karakterizi landon per unu el la etnoj tie
loĝantaj: rusoj -> Rusio?  Tamen -- por ke oni ne pretendu, ke "Rusujo
estus por la rusoj!", ties enloĝantojn oni neŭtrale nomu "rusianoj",
samkiel loĝantojn de Alĝerio oni nomas "alĝerianoj".  Kio tamen ne
malebligas ke oni parolu pri la rusoj kiam temas pri la etno --
samkiel "alĝerianoj" ne malebligas ke oni parolu pri "alĝeranoj", kiam
temas pri la koncernaj urbanoj.

> Mi opinias, ke la Akademio agis juste en nomumado de Koreo kaj
> Ukrajno.

Viaj informoj malaktualas: la Akademio ne plu insistas en sia stulta
tabuo kontraŭ "Koreujo":
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/koreo_egipto.html

> Pledoj por Koreujo kaj Ukrajnujo devenas de naciismaj sentoj laŭ mia
> takso de la pledantoj, kiujn mi aŭdis; ili petas egaligon kun rusoj
> kaj ĉinoj.

[...]

> Mi dubas, ke okcidentanoj tro konscias pri etnismo.

Estas amuza aŭdi tion post la Dua Mondmilito.  La tuta 20a jc
konsistis en tio, ke oni rearanĝadis la regnojn laŭ la etnaj limoj --
evidente ĉar la okcidentanoj volas egaligi etnecon kun la ŝtataneco.
Tre danĝera kaj stulta ideo, kiu kondukas al militoj.

-- 
Sergio




      

Rispondere a