Sergio Pokrovskij wrote: > --- On Fri, 12/19/08, AV3 wrote: > > [...] > >> Inventi etnecajn nomojn kiel "tanzano" kaj ŝanĝi landonomojn kiel >> "Usonujo" kaj "Iranujo" estas malnecesa ŝanĝo de Esperanto. Eĉ >> fundamentistoj kontraŭas al la Fundamento de tempo al tempo. > > Mi konsentas, ke "Usonujo" aŭ "Tanzanujo" estas malnecesaj kaj > nedezirindaj, sed pri "Irano" la situacio estas malsimila. > > Unue, la tradicia nomo eŭropa ja estis deetna: perso -> Persujo. > Kaj la loko de tiu etno plu restas la persa (farsi'). > > Due, ankaŭ en la loka lingvo de tiu etno "Irano" estas nomo deetna. > Mi ne scipovas tiean version de la persa, en Uzbekio kie mi loĝis la > taĝikoj parolas sian dialekton de la persa ligvo (la taĝikan); ĝi > sonas iom alie, sed la strukturo estas la sama. > > Do, Irano estas "Ajr/on" (aŭ "Ajr/an" en alia transskribo), "la lando > de arjoj", aŭ "Arjujo". La sufikso -on (aŭ -an) estas egala al la > esperanta -ar: "talib -> taliban" (studento -> studentaro), > "arab -> Araban" (arabo -> Arabujo) ktp. > > Proprasence "Irano" estas multe pli ampleksa imperio ol Persujo, ĝi > rilatas al tiu lasta proksimume kiel "Slavujo" al "Rusujo": temas pri > ĉiuj iranlingvaj popoloj, de osetoj ĝis taĝikoj kaj afganoj. La plej > ĝena estas, ke la tutan lingvofamilion oni nomas "irana", dum la > lingvo de Irano estas "la persa". Tute kontraŭsisteme kaj konfuze. >
La arjoj jam antaŭlonge disiĝis, kaj ne estas danĝero, ke irananoj dirus "Irano nur por la arjoj!" kiel oni ja aŭdas de tempo al tempo "Germanujo por la germanoj!" kaj "Rusujo por la rusoj!" Por mi estas malbongusta supozo, ke iu gento estas la kerna gento de sia lando, kvankam estas certa nombro de tiaj landoj laŭ la Fundamento. Mi opinias, ke la Akademio agis juste en nomumado de Koreo kaj Ukrajno. Pledoj por Koreujo kaj Ukrajnujo devenas de naciismaj sentoj laŭ mia takso de la pledantoj, kiujn mi aŭdis; ili petas egaligon kun rusoj kaj ĉinoj. Svisoj estas unikaj en sia subpremo de etnocentrismo post kelkcentjara kunloĝado; esti "belgo" ankoraŭ hodiaŭ estas nur supraĵo por flandroj kaj valonoj. Ni ne povas trudi unuiĝon al multetnaj "tanzanoj" per nomumado. Se unuiĝo en tiaj landoj okazos post centoj da jaroj, nur tiam Esperanto konsideru renomumadon laŭ novaj historiaj kondiĉoj. Mi dubas, ke okcidentanoj tro konscias pri etnismo. Almenaŭ en Usono, same kiel en Svislando, oni fieras esti unue "usonano" kaj nur poste katoliko aŭ rusdevenulo. La grava diferenco estas, ke ne estas unu kerna etno kaj periferia "anoj;" ĉiuj estas egale "anoj" kiel en Aŭstralio kaj Peruo. Bedaŭrinde tio ne malpermesas al naciismo kaj rasismo en Usono kaj Svislando same kiel en Italujo kaj Rusujo. -- ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ ||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]> || ||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]> || ||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ || || Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso || ++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++ NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security Agency may have read this email without warning, warrant, or notice. They may do this without any judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.
