Sergio Pokrovskij wrote:
> --- On Sun, 12/21/08, AV3 wrote:
> 
> [...]
> 
>> Pro nekonataj al mi kaŭzoj la nombro de aborigenoj en Usono estas
>> tre malalta (pli malpli unu miliono) kaj ili nek havis riĉfontojn de
>> oro kaj juveloj nek faris imponajn civilizaciojn, do, mankas la
>> konfliktoj en Usono, kiujn alfrontis enmigrintoj al aliaj amerikaj
>> landoj.
> 
> La konfliktoj ja estis -- sed oni solvis ilin per ekstermado de la
> praloĝantoj.
> 
>> Probable estas tipe usona ideo, sed mi ja kredas, ke la regtradicioj
>> el Anglujo pli taŭgis por rapida ekonomia kaj socia disvolvo ol
>> regtradicioj el Iberio.
> 
> Kiom mi scias, la meriton oni redonu ne al la Brituja regosistemo, sed
> al la kalvinisma kruelo.
> 
> La protestantajn elmigrantojn el Britujo inspiris la ideoj
> malnovtestamentaj (la puritanoj ja grandaparte forĵetis la ideojn
> evangeliajn kaj revenis al la Malnova Testamento).  Por ili Britujo
> kun ĝiaj anglikanaj gereĝoj estis kiel Egiptujo regata de la Faraono;
> kaj la nova patrujo, Ameriko, estis kiel la Lando Promesita.
> 
> Do, kion ordonis la Eternulo al la elektita popolo?  Ripete kaj ade
> Li ordonadis al Moseo kaj al Josuo ekstermadi la praloĝantojn; ekz-e
> jen la unuaj trafintaj mian rigardon, du el multegaj:
> 
> ,----
> | 1 Jen estas la legxoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por plenumi
> | en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi kiel
> | posedajxon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur la tero. 2 Ekstermu
> | cxiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj
> | sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.
> `----[ Rea 12]
> 
> ,----
> | 22 Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaux vi iom
> | post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke ne multigxu
> | kontraux vi la sovagxaj bestoj. 23 Kaj la Eternulo, via Dio,
> | transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaux vi per granda
> | tumulto, gxis ili estos ekstermitaj. 24 Kaj Li transdonos iliajn
> | regxojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la
> | cxielo; neniu restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.
> `----[ Rea 7 ]
> 
> Kaj ĝuste tiel faris la puritanaj koloniistoj, kolektante la skalpojn
> de la indianoj kaj ĉasante ilin kiel la sovaĝajn bestojn.
> 
> La katolika koloniado de Sudameriko havis alian inspiron, per fajro
> kaj glavo ili predikis evangelion kaj kristanigis la praloĝantojn, kaj
> volonte intermiksiĝis kun ili.  Oni povas tute juste indigniĝi pri la
> kruelo de la iberianoj, tamen ili ja vidis homojn en la indianoj, kaj
> ilia sango plu vivas en la vejnoj de tieaj novaj nacioj -- dum la
> protestantoj ekstermis ilin kiel bestojn.  El la du kruelecoj, la
> nordamerika estas senkompare pli malhoma.
> 


Kalvinistoj fondis nur la kolonion en Massachesetts, kaj alipensantoj 
forlasis ĝin por fondi Connecticut kaj Rhode Island. Nederlandaj 
kalvinistoj fondis Novan Amsterdamon, sed ili grandaparte kunfandiĝis 
kun anglikanismo post aliĝo al Anglio. Reĝsimpatiaj aristokratoj fondis 
Virginia, kaj reĝsimpatiaj katolikoj fondis Maryland. Liberpensantaj 
neanglikanoj fondis Pennsylvania, North kaj South Carolina, kaj Georgia. 
Puritanismo ricevis nelaŭproporcian traktadon en literaturo, ĉar en 
Bostono unue floris usona literaturo. La intelektuloj, kiuj gvidis 
ribeladon kontraŭ Anglujo, estis preskaŭ ĉiuj liberpensantoj, inkluzive 
tiujn el Massachusetts.


La katolika teruro en Meksiko kaj Peruo estis almenaŭ egale feroca kiel 
en Norda Ameriko. Mi ne volas malgrandigi ies kruelon, sed avido por oro 
kaj juveloj estis same forta instigo al kruelo kiel avido por tero.


Indianoj en Centra kaj Suda Ameriko konstruis vojojn, loĝis en urboj, 
kaj konis skribadon. Estis pli da komprenemo kaj simpatio inter la 
vivostiloj de tiuj kaj de enmigrintaj eŭropanoj. Tiuj en Norda Ameriko 
konis terkulturadon kiel ĝardenlaboron sed prefere ĉasis, fiŝkaptis, kaj 
intermilitis; eŭropanoj preferis detrui arbarojn por la malestimata 
terkulturado. Simpatio inter ili estis malpli forta ol en Hispanameriko. 
En Brazilo, granda nombro da sklavoj fuĝis al arbaroj kaj multaj 
sukcesis amikiĝi kun indianoj, do, tie inter ili kunfandiĝo okazis. 
Ekster Brazilo oni sklavigis indianojn. Kie indianoj rezistis al laboro, 
oni serĉis aliajn laborfortojn en Afriko. Kompreneble la regado de 
bienestroj super sklavaro kondukis ĉie ankaŭ al seksa ekspluatado.


Rasismo ekzistis en enmigrintoj el ĉiuj partoj de Eŭropo, kaj religio 
ludas nur flankan rolon en ĝi.


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a