2008/12/20 AV3 <[email protected]>:
> Mi opinias, ke la Akademio agis juste en nomumado de Koreo kaj Ukrajno.
> Pledoj por Koreujo kaj Ukrajnujo devenas de naciismaj sentoj laŭ mia takso
> de la pledantoj, kiujn mi aŭdis; ili petas egaligon kun rusoj kaj ĉinoj.

Mi ne scias, kiel statas la afero pri Kore(uj)o (eble, en tio vi
pravas, cxar gxi miascie estas unuetna lando); tamen en Ukrainujo
estas alia situacio. Ekzistas multaj etnaj _rusoj_ en Ukrainujo (mi ne
memoras la proporcion, sed gxi estas suficxe granda, ekzemple 30%); se
cxiuj civitanoj de la regno estu "ukrajnanoj", kaj krome ekzistas
"ukrajnaj rusoj", do kiel nomi la etnajn "ukrajnanojn"? Kaj inverse,
cxu nomi cxiujn "ukrajnanoj" ne rajtigos trudi al la "ukrajnaj rusoj"
la "ukrajnan" lingvon (kio fakte okazas nun kaj estas abomena por mi -
ne la lingvo, sed la trudo)? (Cetere, en la ukraina lingvo miascie
estas gxuste tiel: estas "ukrainec" kaj "rosijanin", t.e. "ukrajnano"
kaj "rusujano" - kio kvazaux supozigas, ke rusoj estas fremdaj al
Ukrainujo kaj estas fakte ne ukrainujanoj, sed rusujanoj. Tre dangxere
kaj provoke, laux mi).

Mi opinias, ke interetna justeco postulas, ke simetrie estu etnoj
"ukrainoj" kaj "rusoj", logxantaj en la regno "Ukrainujo". La samaj
etnoj, cetere, logxas ankaux en Rusujo, kvankam en alia proporcio. La
malsimetrio ne nur humiligas la ukrainojn; gxi ankaux humiligas la
rusojn, logxantajn en Ukrainujo.

Se kaj Ukrainujo kaj Rusujo havus nomojn, sendependajn de nomoj de
siaj "cxefaj" etnoj (ekzemple: Kievio kaj Moskvio), tio permesus eviti
maljustecon kaj konservi nomojn de la etnoj kaj de la respektivaj
lingvoj (la ukraina kaj la rusa); sed tiel ne estas, do ne indas krei
plian konfuzon.

(Certe, estas tute alia demando, cxu estu "i" aux "j" en la radiko;
por mi "j" sonas pli bone kaj permesas eviti koincidon kun sufikso
-in-; tamen cxar la Akademio jam misuzis la formon "ukrajn-" por nomo
de la regno, mi preferas la tradician formon "ukraino").

> Mi dubas, ke okcidentanoj tro konscias pri etnismo. Almenaŭ en Usono,
> same kiel en Svislando, oni fieras esti unue "usonano" kaj nur poste
> katoliko aŭ rusdevenulo.

Nu, la kauxzo de tio ja estas tute evidenta kaj trovigxas en la
historio. Mi jam skribis pri tio. En Usono cxiuj estas enmigrintoj aux
posteuloj de enmigrintoj (krom indianoj, certe). Dum en Euxropo (kaj
sendube en Rusio) estas male. La tataroj tre delonge logxas cxe Volgo,
la rusoj venis tien nur antaux kelkaj jarcentoj (nun ne gravas, cxu
tio estis konkero aux ne); sed la tataroj plu logxas en sia hejmo, plu
uzas sian lingvon, plu havas sian propran kulturon, literaturon,
muzikon ktp. Kaj pro kia diablo ili nun subite devas nomigxi ne
tataroj, sed rusoj?! Se mi estus tataro, mi nepre indignus.
Propradire, mi ecx ne estante tataro indignas ;)

-- 
Yury Finkel

*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
*** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html

Rispondere a