--- On Fri, 12/19/08, AV3 wrote:
[...]
> Inventi etnecajn nomojn kiel "tanzano" kaj ŝanĝi landonomojn kiel
> "Usonujo" kaj "Iranujo" estas malnecesa ŝanĝo de Esperanto. Eĉ
> fundamentistoj kontraŭas al la Fundamento de tempo al tempo.
Mi konsentas, ke "Usonujo" aŭ "Tanzanujo" estas malnecesaj kaj
nedezirindaj, sed pri "Irano" la situacio estas malsimila.
Unue, la tradicia nomo eŭropa ja estis deetna: perso -> Persujo.
Kaj la loko de tiu etno plu restas la persa (farsi').
Due, ankaŭ en la loka lingvo de tiu etno "Irano" estas nomo deetna.
Mi ne scipovas tiean version de la persa, en Uzbekio kie mi loĝis la
taĝikoj parolas sian dialekton de la persa ligvo (la taĝikan); ĝi
sonas iom alie, sed la strukturo estas la sama.
Do, Irano estas "Ajr/on" (aŭ "Ajr/an" en alia transskribo), "la lando
de arjoj", aŭ "Arjujo". La sufikso -on (aŭ -an) estas egala al la
esperanta -ar: "talib -> taliban" (studento -> studentaro),
"arab -> Araban" (arabo -> Arabujo) ktp.
Proprasence "Irano" estas multe pli ampleksa imperio ol Persujo, ĝi
rilatas al tiu lasta proksimume kiel "Slavujo" al "Rusujo": temas pri
ĉiuj iranlingvaj popoloj, de osetoj ĝis taĝikoj kaj afganoj. La plej
ĝena estas, ke la tutan lingvofamilion oni nomas "irana", dum la
lingvo de Irano estas "la persa". Tute kontraŭsisteme kaj konfuze.
--
Sergio