Sergio Pokrovskij wrote:
> --- On Sat, 12/20/08, AV3 wrote:
> 
> [...]
> 
>> La arjoj jam antaŭlonge disiĝis, kaj ne estas danĝero, ke irananoj
>> dirus "Irano nur por la arjoj!" kiel oni ja aŭdas de tempo al tempo
>> "Germanujo por la germanoj!" kaj 
> 
> Vi ne komprenas la idon kaj pretendon.
> 
> Ne temas naziisma purismo, temas pri konkeremo.  Temas pri la ideo ke
> la taĝikoj, kurdoj, afganoj kaj aliaj etnoj iranaj nature apartenas al
> sia "ujo", al la granda "Arjujo".  Ĉe tio la vorto "arjo", kiun la
> eŭropanoj pruntis kaj poste plivastigis ĝis la senco "hindeŭropano",
> havas en la persa lingvo sencon pli precizan kaj multe pli limigitan.
> Tial via aserto ke "la arjoj jam antaŭlonge disiĝis" estas bazita sur
> senco eŭropa; por la persoj ĝi havas alian sencon, pli specifan,
> malpli vastan -- kaj tamen konsiderinde vastan.  Probable la ŝatantojn
> de la ideo pri "la vera Irano" plene kontentigus la amplekso de la
> Aĥemenida regno; ili neniom pretendas je la teritorioj de Eŭropo --
> supozeble tio estas ne "Irano", sed "Turano" (= Barbarujo).
> 


Vi tute pravas pri mia kompreno de "arja." Mi ne sciis, ke ĝi ekzistas 
kun alia senco en la hodiaŭa farsi-a lingvo. Mi ja sciis, ke lingvoj 
taĝika, afgana, oseta, kaj kurda parencas al la farsi-a, sed ne pri la 
uzo de "arja" por tiu limigita, hodiaŭa ideo.


>> Por mi estas malbongusta supozo, ke iu gento estas la kerna gento de
>> sia lando, kvankam estas certa nombro de tiaj landoj laŭ la
>> Fundamento.
> 
> Oni povas nomi landon laŭ rivero (Jordano -> Jordanio), laŭ urbo
> (Alĝero -> Alĝerio), monto (Kameruno -> Kamerunio), dezerto (Namibo ->
> Namibio).  Kial do ne eblu karakterizi landon per unu el la etnoj tie
> loĝantaj: rusoj -> Rusio?  Tamen -- por ke oni ne pretendu, ke "Rusujo
> estus por la rusoj!", ties enloĝantojn oni neŭtrale nomu "rusianoj",
> samkiel loĝantojn de Alĝerio oni nomas "alĝerianoj".  Kio tamen ne
> malebligas ke oni parolu pri la rusoj kiam temas pri la etno --
> samkiel "alĝerianoj" ne malebligas ke oni parolu pri "alĝeranoj", kiam
> temas pri la koncernaj urbanoj.
> 
>> Mi opinias, ke la Akademio agis juste en nomumado de Koreo kaj
>> Ukrajno.
> 
> Viaj informoj malaktualas: la Akademio ne plu insistas en sia stulta
> tabuo kontraŭ "Koreujo":
> http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/koreo_egipto.html
> 
>> Pledoj por Koreujo kaj Ukrajnujo devenas de naciismaj sentoj laŭ mia
>> takso de la pledantoj, kiujn mi aŭdis; ili petas egaligon kun rusoj
>> kaj ĉinoj.
> 
> [...]
> 
>> Mi dubas, ke okcidentanoj tro konscias pri etnismo.
> 
> Estas amuza aŭdi tion post la Dua Mondmilito.  La tuta 20a jc
> konsistis en tio, ke oni rearanĝadis la regnojn laŭ la etnaj limoj --
> evidente ĉar la okcidentanoj volas egaligi etnecon kun la ŝtataneco.
> Tre danĝera kaj stulta ideo, kiu kondukas al militoj.
> 


Laŭ mia kompreno, tia rearanĝado sekvis la Unuan mondomiliton, kaj post 
la Dua oni ne plu esperis kontentigi ĉiujn popoleton per sia propra 
lando, nur tiujn, kiuj alfrontis persekutadon en praktiko. Do, 
konsiderinde mildiĝis la sento pri etnismo. Neŭtraleco pri religio estu 
la idealo.


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a