--- On Sun, 12/21/08, AV3 wrote:

[...]

> Pro nekonataj al mi kaŭzoj la nombro de aborigenoj en Usono estas
> tre malalta (pli malpli unu miliono) kaj ili nek havis riĉfontojn de
> oro kaj juveloj nek faris imponajn civilizaciojn, do, mankas la
> konfliktoj en Usono, kiujn alfrontis enmigrintoj al aliaj amerikaj
> landoj.

La konfliktoj ja estis -- sed oni solvis ilin per ekstermado de la
praloĝantoj.

> Probable estas tipe usona ideo, sed mi ja kredas, ke la regtradicioj
> el Anglujo pli taŭgis por rapida ekonomia kaj socia disvolvo ol
> regtradicioj el Iberio.

Kiom mi scias, la meriton oni redonu ne al la Brituja regosistemo, sed
al la kalvinisma kruelo.

La protestantajn elmigrantojn el Britujo inspiris la ideoj
malnovtestamentaj (la puritanoj ja grandaparte forĵetis la ideojn
evangeliajn kaj revenis al la Malnova Testamento).  Por ili Britujo
kun ĝiaj anglikanaj gereĝoj estis kiel Egiptujo regata de la Faraono;
kaj la nova patrujo, Ameriko, estis kiel la Lando Promesita.

Do, kion ordonis la Eternulo al la elektita popolo?  Ripete kaj ade
Li ordonadis al Moseo kaj al Josuo ekstermadi la praloĝantojn; ekz-e
jen la unuaj trafintaj mian rigardon, du el multegaj:

,----
| 1 Jen estas la legxoj kaj reguloj, kiujn vi devas observi por plenumi
| en la lando, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi kiel
| posedajxon, dum la tuta tempo, kiun vi vivos sur la tero. 2 Ekstermu
| cxiujn lokojn, kie la popoloj, kiujn vi ekposedos, servis al siaj dioj
| sur la altaj montoj kaj sur la montetoj kaj sub cxiu verda arbo.
`----[ Rea 12]

,----
| 22 Kaj la Eternulo, via Dio, forpelos tiujn popolojn de antaux vi iom
| post iom; vi ne povas ekstermi ilin rapide, por ke ne multigxu
| kontraux vi la sovagxaj bestoj. 23 Kaj la Eternulo, via Dio,
| transdonos ilin al vi, kaj Li tumultigos ilin antaux vi per granda
| tumulto, gxis ili estos ekstermitaj. 24 Kaj Li transdonos iliajn
| regxojn en viajn manojn, kaj vi ekstermos ilian nomon el sub la
| cxielo; neniu restos stare antaux vi, gxis vi ekstermos ilin.
`----[ Rea 7 ]

Kaj ĝuste tiel faris la puritanaj koloniistoj, kolektante la skalpojn
de la indianoj kaj ĉasante ilin kiel la sovaĝajn bestojn.

La katolika koloniado de Sudameriko havis alian inspiron, per fajro
kaj glavo ili predikis evangelion kaj kristanigis la praloĝantojn, kaj
volonte intermiksiĝis kun ili.  Oni povas tute juste indigniĝi pri la
kruelo de la iberianoj, tamen ili ja vidis homojn en la indianoj, kaj
ilia sango plu vivas en la vejnoj de tieaj novaj nacioj -- dum la
protestantoj ekstermis ilin kiel bestojn.  El la du kruelecoj, la
nordamerika estas senkompare pli malhoma.

-- 
Sergio






      

Rispondere a