----- On 11/9/09, mireille wrote:

[...]

> France la nomo estas "sac à mains", ankaŭ Esperante mi dirus "mansako".

Kaj tio estas stranga por ruso, ĉar "mansako" tute ne estas "sako"
(kaj ne nepre oni ĝin portas per mano).

_Sumka_ estas destinita por kunportado, ĝi estas tio kion oni
kunprenas kaj kunhavas en diversaj okazoj ĉiutagaj.  _Meŝok_ estas ujo
en kiu oni tenas aŭ transportas ion, ĝi ne estas objekto kiun oni
normale kunhavas.  Ekz-e sako de terpomoj, sako de sukero, sako de
karboj.  Estus ridinda diri ke la angla reĝino venis "kun sia ĉiama
sako en la mano".

La germana Tasche kaptas tiun nuancon de kunportado -- tamen la
konfuzo kun la poŝo tamen estas amuza: "s-ino Thatcher havas apartan
guston por la poŝoj" :)

> Ja la objekto estas tradicie portata de virinoj sed hodiaŭ multaj

Ruslingve absolute malestas tia ideo ke _sumka_ estas objekto virina.
Egale bone ĝi povas esti objekto vira.  Fakte, vira teko estas por
ruslingvano speco de _sumka_.

[...]

>> kaj konfuzas ĝin kun tute alia koncepto _meŝok_:

>> http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BC%D0%B5%D1%88%D0%BE%D0%BA&stype=image

>> <http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BC%D0%B5%D1%88%D0%BE%D0%BA&stype=image>

> Sako estas objekto kiu permesas transporti ion.

Jes, transporti aŭ konservi.  Dum _sumka_ estas objekto en kiu oni
KUNportas.  Estas ja diferenco inter kesto kaj valizo (kvankam en
"kofro" oni same sendistinge konfuzas meblon kaj valizegon).

> Tiusence la vorto "mansako" taŭgas se oni komprenas ĝin ne kiel sako
> tenata per la mano sed sako en kiu tuj troveblas bezonataĵon kaj
> permane kaj ĉemane.

Ĉu sako povas esti rigida?  Ĉu ĝi povas havi sekciojn?  Ĉu sako havas
tenilojn kaj fermilojn?

Por mi "mansako" tute ne estas "sako".

>> Kompreneble la difino en ReVo estas egale konfuza.

> La difino por "sako"?

Ujo el ortograma peco da teksaĵo, ledo, plasto ktp, faldita kaj
kunkudrita (aŭ alimaniere kunfiksita) ĉe du randoj kaj aperta ĉe la
tria, uzata por transporti aŭ teni diversajn objektojn, precipe la
ŝuteblajn.

-- 
Sergio

Rispondere a