>> mireille:
>> Por multaj objektoj ne bezonatas speciala vorto, la kunteksto plejofte
>> helpas al la kompreno.

 > Sergio:
> Fakte, estas aferoj multe pli bazaj kaj tradiciaj, pri kiu diversaj
> lingvoj havas malsamajn konceptojn. Por ruso estas mirindege, ke la
> okcidentanoj malhavas apartan vorton por _sumka_ -- tio kion eblas
> vidi sur la bildoj de

> http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D1%81%D1%83%D0%BC%D0%BA%D0%B0 
> <http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D1%81%D1%83%D0%BC%D0%BA%D0%B0>

France la nomo estas "sac à mains", ankaŭ Esperante mi dirus "mansako".
Ja la objekto estas tradicie portata de virinoj sed hodiaŭ multaj 
virinoj portas mansakon kiu apenaŭ similas al la mansako kiun portis 
ilia patrino en sia juneco. Hodiaŭ oni vidas sakojn kiuj pendas de la 
virina ŝultro kaj tamen povas esti nomata "mansako" ĉar ĝi permesas 
permane rapide trovi ion deziratan kiam virinoj ne estas hejme.

> kaj konfuzas ĝin kun tute alia koncepto _meŝok_:
> 
> http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BC%D0%B5%D1%88%D0%BE%D0%BA&stype=image
>  
> <http://images.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%BC%D0%B5%D1%88%D0%BE%D0%BA&stype=image>

Sako estas objekto kiu permesas transporti ion.
Tiusence la vorto "mansako" taŭgas se oni komprenas ĝin ne kiel sako 
tenata per la mano sed sako en kiu tuj troveblas bezonataĵon kaj permane 
kaj ĉemane.

> Kompreneble la difino en ReVo estas egale konfuza.

La difino por "sako"?
Mireja

Rispondere a