2009/12/1 Alexander Shlafer <[email protected]> > > > Paul Peeraerts: > > > > La vorto "blankkolumulo" estas al mi konata, sed mi ne havus ideon kio > > estas "blukolumulo". > > La origino de ambaux esprimoj estas tute klara kaj > paralela: > >
Sendube por vi ĝi estas klara, Alex, sed por persono el mia regiono ĝi iĝis klara nur pro la ĉi tieaj diskutoj. En niaj regionoj en pasintaj jarcentoj la administrantoj portis blankajn kolumojn, sed la manlaboristoj en la fabrikoj estis ĉefe virinoj (kaj infanoj!), kiuj portis buntajn vestaĵojn. Supozeble pro tio la vorto "blukolumulo" en la nederlanda lingvo ne estas konata (mi ja trovis fojfoje "blauwkielen", kio estas pli-malpli "bludenimuloj"). -- Paul Peeraerts http://Paul_Peeraerts.ipernity.com/?lg=eo
