Paul:

Sendube por vi ĝi estas klara, Alex, sed por persono el mia regiono ĝi iĝis klara nur pro la ĉi tieaj diskutoj.
Leginte ĉion diritan ĝis nun, mi kredas ke estas oportune enhavi la vortojn: mens-laboristoj kaj man-laboristoj.

Se oni volas enmeti "blank-kolumuloj", ĝi resendu al "menslaboristoj". La situacio internacie estas tro malsimpla [cetere en Italujo mi neniam aŭdis la esprimon " blankkolumula krimo" kaj eĉ ne komprenas pri kio aparte ĝi aludas].

La tuta diskuto montras kiom estas utile internacie diskuti antaŭ ol enmeti vorton, eĉ se ĝi ŝajnas absolute internacia.

Amike

Renato


Rispondere a