Paul Peeraerts: > La vorto "blankkolumulo" estas al mi konata, sed mi ne havus ideon kio > estas "blukolumulo".
La origino de ambaux esprimoj estas tute klara kaj paralela: tiuj, kiuj laboras en la oficejoj (kabinetaj laboristoj) tradicie havis blankan cxemizkolumon (sen risko malpurigi gxin laborante); tiuj, kies laboro estas fizika (proletoj, se vi preferas) konjekteble samtradicie havis bluajn (versxajne denimajn) surtutojn kun, evidente, bluaj kolumoj. Mireja: > tiuj vortoj al mi sonas rasisme. Mi neniam renkontis ian ajn rasan aux rasisman implicon en tiuj cxi esprimoj. Mi estas vere intrigita per via percepto. Bonvolu diri kian rasan asocion povas havi blua koloro? Amike, -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
