>> Mireja: >> tiuj vortoj al mi sonas rasisme. > -Alex: > Mi neniam renkontis ian ajn rasan aux rasisman > implicon en tiuj cxi esprimoj. Mi estas vere intrigita > per via percepto. Bonvolu diri kian rasan asocion > povas havi blua koloro?
Mi jam diris ke mi celis "diskriminaciismo", "klasbatalismo" kaj tiel plu... Niaj proksimaj konatuloj estas manlaboristoj po 80% dum ni, mia edzo kaj mi, estis menslaboristoj ĉar ŝtataj instruistoj en liceo. Vere se iu el niaj amikoj dirus al mi "Tu réagis en "col blanc", mi ricevus ĝin kiel bato... En la ordinara franca lingvaĵo la esprimon "col blanc" oni ricevas preskaŭ kiel ofendon. Por la manlaboristoj mi povas imagi se mi dirus al amiko nia "Tu réagis en "Bleu de travail", ili ankaŭ ricevus tion kiel ofendon. Eble tiu maniero ricivi la vortojn estas franceca... Mi timas ke registri la vortojn "blankkulumulo" kaj "blukulumulo" en ReVo estas "malfermi la pordon" al perverba diskriminacio ĉar kvankam vortoj estas utilaj sur la faka socia kampo, la homoj nefakuloj emas uzi ilin nefakule. Jen mia opinio: En kunteksto tiuj kiuj bezonos la vortojn uzos ilin ĉu skribe ĉu buŝe, ili ne iros kontroli ĉu la vorto uzata estas en la vortaro. La parfumo de la vortoj malsame odoras laŭ lando. Aliflanke ReVo plenplenas je manko de simplaj vortoj (mi ĵus aldonis "nutro") kaj plenplenas je strangaĵoj kiel ekzemploj kiuj ne taŭgas kun la difino, kiel ligiloj kiuj ne plu funkcias kaj aliaj strangaĵoj... Pro tio mi klare donas mian opinion: la vortoj "blankkulumo" kaj "blukulumo" ne havas sian lokon en ReVo. "Manlaboristoj" "oficistoj" jam ekzistas ĉu ne? Pardonu, mi ne havas tempon kontroli, io vokas min for de la komputilo. Mireja
