Paul Peeraerts:

>> > La vorto "blankkolumulo" estas al mi konata, sed mi ne havus ideon kio
>> > estas "blukolumulo".
>>
>> La origino de ambaux esprimoj estas tute klara kaj
>> paralela:
>>
>>
>
> Sendube por vi ĝi estas klara, Alex, sed por persono el mia regiono ĝi 
> iĝis
> klara nur pro la ĉi tieaj diskutoj.

Kara Paul,

Mi ja skribis, ke _la origino_ estas klara en la senco,
ke ne necesas pena esploro por kompreni la motivon
de tiuj esprimoj.

Mi tute ne intencis aludi, ke tiuj, kiuj ne konas tiujn
esprimojn, povas firme kaj sukcese diveni ilian sencon
kaj originon. Mi ja konjektis, ke "blua kolumo" estas
malpli komprenebla/uzebla internacie pro la
kialoj similaj al tiuj, kiujn vi priskribas:

> En niaj regionoj en pasintaj jarcentoj
> la administrantoj portis blankajn kolumojn, sed la manlaboristoj en la
> fabrikoj estis ĉefe virinoj (kaj infanoj!), kiuj portis buntajn vestaĵojn.
> Supozeble pro tio la vorto "blukolumulo" en la nederlanda lingvo ne estas
> konata (mi ja trovis fojfoje "blauwkielen", kio estas pli-malpli
> "bludenimuloj").

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a