>> Mireille Corobu: >> Niaj proksimaj konatuloj estas manlaboristoj po 80% dum ni, mia edzo kaj >> mi, estis menslaboristoj ĉar ŝtataj instruistoj en liceo. >> Vere se iu el niaj amikoj dirus al mi "Tu réagis en "col blanc", mi >> ricevus ĝin kiel bato... >> En la ordinara franca lingvaĵo la esprimon "col blanc" oni ricevas >> preskaŭ kiel ofendon. >> Por la manlaboristoj mi povas imagi se mi dirus al amiko nia "Tu réagis >> en "Bleu de travail", ili ankaŭ ricevus tion kiel ofendon. >> Eble tiu maniero ricevi la vortojn estas franceca...
> István Ertl: > Jes - mi lernis proprasperte ke, pro la suficxe kasta socia sistemo de > Francio, priparoli socian kaj laboran statuson estas tikle. Iam mi > aludis amikojn kaj ecx min mem kiel "intellectuel" - kaj sekve mi estis > jugxita pretendema. Trompis min ke en la hungara "értelmiségi" > (=intelektulo) estas simpla fakteca priskribo de homo kiu laboras per > papero, ideoj ks. neutilajxoj... Mi ne scias de kie venas tiu Francia trajto ke estas tikle en konversacioj babili pri persona socia kaj labora statuso sed ja ne estas prudente priparoli tion ekster necesaj fakaj interŝanĝoj. Ankaŭ ne estas delikate demandi iun (aŭ eĉ ekbabili kun iu) pri la sajlara monata sumo kiun li povas esperi ricevi. Mi ne scias ĉu en aliaj landoj ankaux oni tabuas tiajn konversaciojn. Mireja
