> [...]. Pro tio mi klare donas mian opinion:
> la vortoj "blankkulumo" kaj "blukulumo" ne havas sian lokon en ReVo.
> "Manlaboristoj" "oficistoj" jam ekzistas ĉu ne?
> Pardonu, mi ne havas tempon kontroli, io vokas min for de la komputilo.
> Mireja

Mi revenas kontraŭ la ekrano por kontroli kion mi haste poŝtis.
Estas simptome ke eĉ mi faras alergion al la vortoj kiujn mi ne sukcesas 
elbuŝigi, sekve mi miskribas ilin :-/.

Ĉu "blankkulumo" kaj "blukulumo" ne estas pli "belaj vortoj" en 
Esperanto ol la vortoj kiujn vi povas legi sur la temlineo (ridas mi)
Ironie...al tiuj kiuj deziras registri la vortojn mi proponas (por eviti 
misinterpretadon) la vortojn
"blanklaboristoj" kaj "blulaboristoj": en ĉi tiuj ne plu estas vireco 
kaj diskriminacio kiel en la kolumaj :-)
Ŝerceme
Mireja

Rispondere a