Sergio Pokrovskij:

 > Je 8/31/07, Bertilo:

 >> Sergio Pokrovskij:

 >>> Eble "ideogramo" estus pli bona vorto ol "hieroglifo"; por mi
 >>> egalas,

 >> Ankau "ideogramo" estas maltrafa vorto, kiam temas pri la
 >> Chinaj signoj.  Ja ekzistas ideogramaj elementoj en la China
 >> skribo, sed plejparte la (nuna) China skribo ne estas
 >> ideograma. Jen leginda Anglalingva pagho pri tio:

 >>    http://pinyin.info/readings/texts/ideographic_myth.html

 > Jes.  Tamen tiu argumentado estas malpli konvinka, kiam temas
 > pri la japana skribo.  T.e. la negativa parto konservas sian
 > valoron, sed ne la pozitiva.

 > Eble pli trafa estus, kiel menciite fine de la artikolo,
 > "leksogramo", "vortosigno".

"Morfema skribo" shajnas trafa. La unuopaj signoj tiam estas
"morfemsignoj".

Por reveni al la vorto "hieroglifoj", mi devas diri, ke mi
hezitas.

En iuj lingvoj (eble la plimulto) tiu vorto estas baze limigita
al la malnova Egipta skribo, kiu funkciis esence tute same kiel
la China skribo. T.e. chiu signo reprezentis morfemon plejparte
pere de ties sono en la lingvo.

(Figure oni tamen uzas la vorton pli vaste, ech por indiki chian
ajn strangan au nekompreneblan skribsignon. Ekstreman ekzemplon
de tio mi trovis en "La Majstro kaj Martinelli" de Camacho: "La
dezertaj kajoj prezentighis al la okuloj en kosmorama geometrio,
markitaj per svagaj hieroglifoj cirilaj kaj glagolicaj.")

Sed en iuj lingvoj, ekzemple en la Germana, kaj shajne ankau en
la Rusa, la vorto "hieroglifoj" ekhavis (ankau se oni ignoras
figuran etendojn) baze signifon pli vastan ol tiu de la Egipta
skribo. Ghi eksignifis "skribo, kiu plejparte konsistas el bildaj
signoj". Tio ne signifas, ke la skribo estas idea. Tiuj bildoj
povas havi pure sonajn valorojn. Temas nur pri la formo de la
signoj. Tiu signifo ekloghis ankau en la chefaj Esperantaj
vortaroj. Jen el PIV2005:

   Skriba sistemo, kiu uzas figurojn de homo, bestoj vegetajhoj,
   objektoj, por prezenti ideon au sonon: 'egiptaj, meksikaj
   hieroglifoj'.

Praktike la sama teksto estis jam en PV, kaj estas plu en REVO.

(La uzo de "ideo" en tiu difino tamen ne estas tute ghusta, char
temas ja pri vortoj, ne pri ideoj sendependaj de lingvo - sed pri
tiu harfendajho ni nun ne bezonas zorgi.)

Se do rigardi tiun difinon en niaj plej prestighaj vortaroj kiel
norman por Esperanto, tiam la jhus kritikita uzo tamen ne estas
Rusismo. Mi tamen mem tre malfacile glutas tiun vastigitan
signifon. Mi forte emas rezervi la vorton "hieroglifoj" por la
Egipta skribo. Sed eble mi malpravas.

Sed oni povas diskuti, chu la Chinaj signoj vere estas bildaj. Ili
ja originis kiel bildoj, sed ili estas jam tiom forte konvenciigitaj,
ke nur che malmultaj signoj eblas rekoni ion bildan. Fakte ankau niaj
Latinaj literoj origine estis bildoj, kiujn oni ekuzis por sono, kaj
kiujn oni pli kaj pli konvenciigis, ghis oni ne plu povas rekoni la
originajn bildojn. Tial oni ne nomas la Latinan skribon bilda au
hieroglifa. Simile oni povus rezoni pri la China skribo. Se oni
komparas la (originajn) hieroglifojn Egiptajn kun la China
skribo, la kontrasto estas frapega. La Egiptaj signoj klare estas
bildoj (kiuj tamen delongegege ne reprezentas ion lau sia
aspekto), dum la Chinaj estas praktike tute abstraktaj grafikaj
signoj. Se tio pravas, tiam chiuokaze la Chinaj signoj ne estas
hieroglifoj.

Do, morfema skribo povas esti hieroglifa (kiel la Egipta), sed
ghi ankau povas esti ne-hieroglifa (kiel la Kojnoskribo kaj la
Tanguta skribo).

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a