Bernhard Pabst kirjoitti:

> Ne, Vilhelmo, nek en Esperanto, nek en la germana temas pri finunanco kaj
> pakto certe ne estas limigita al militaj aux defendaj aferoj. La distinga
> kriterio estas, ke pakto fiksas la **bazajn rilatojn** inter la
> kontraktantoj (en la germana Grundlagenvertrag). Gxi povas servi kiel
> referencajxo por postaj interkonsentoj pri pliaj detaloj de la rilatoj.

Tio sxajnas al mi tute ekster-Esperanta filozofiumado pri vortuzo en 
aliaj lingvoj. Gxis nun mi ne vidis ecx unu ekzemplon, kie neuzo de 
"pakto" kauxzus ecx etan eblon de miskompreno. Importi finuancojn aux 
aliajn harfendajxojn el alia lingvo, kie ecx "la aliaj lingvoj" ne 
interkonsentas, havas dubindan valoron.

Vi antauxe diris ion tian, ke la distingo 
traktato/konvencio/pakto/(eble aliaj) estas necesa por interparoloj 
kun juristoj. Mi volas, ke vi iom precizigu tion. Vi menciis tri 
"paktojn":

> Pakto Ribbentrop-Molotov aŭ Pakto Hitler-Stalin (1939)
> Internacia Pakto pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj (UN 1966), 
 > Antikomintern-Pakto (1936),
> Pakto de Parizo aux Pakto Briand-Kellogg (1928)

Nur en unu el ili, en la titolo aux la teksto de la traktato mem, mi 
vidas vorton similan al "pakto" (Pakt, pact, pacte...).

La unua (bona kandidato por la nomo "pakto" en Esperanto, se la vorto 
havus fian nuancon) sin nomas "Nichtangrifsvertrag" (kun unu "f") kaj 
gxia plej grava parto estas (la sekreta) "Zusatzprotokoll". En la rusa 
teksto, se mi gxuste legas, estas uzataj la vortoj "dogovor" kaj 
"protokol".

La dua havas en la angla la nomon "covenant", sed en la franca gxi 
fakte estas "pacte", hispane "pacto", ruse "pakt". Cxinan tekston mi 
bedaurinde ne kapablus legi, ecx se mi gxin trovus.

La kvara uzas, en la germana teksto la vorton "dieses Abkommen", kaj 
la sxtatoj estas nomataj "Die Hohen Vertragschließenden Staaten". Mi 
vidis ankaux titolon kun la vorto "Vertrag", sed ne estas klare, cxu 
tiu titolo estis parto de la subskribita teksto. La alia auxtentika 
originalo estas japanlingva, kaj estus ja interese scii, kiun vortojn 
gxi uzas. -- En angla traduko cxe Yale Law School estas la vorto 
"agreement" kaj la partioj estas "High Contracting States".

La kvara, originale angla kaj franca, estas en la angla teksto nomata 
"Treaty", en la franca "traité".

Estas klare, ke vortoj similaj al "pakto" estas pli ofte uzataj kiel 
nomoj praktikaj, donitaj eble de historiistoj, ol kiel vortoj uzataj 
en la intersxtataj kontraktoj mem. Mi iom klopodis trovi ankaux aliajn 
kontraktojn kun la p-vorto en la teksto mem, sed ne trovis; 
kompreneble miaj klopodoj estis tre limigitaj.

Cxu vi povas pli klarigi, kial estas jure necese distingi "paktojn" 
disde aliaj kontraktoj, kvankam tian distingon sxajnas ne fari cxiuj 
lingvoj? Tio ja povas esti jure grava nur se gxia uzo aux neuzo en la 
tekstoj kauxzas eventuale malsamajn interpretojn pri iu detalo, ekz. 
en proceso en la internacia kortumo.

Gxis nun mi vidas la vorton "pakto" difineblan nur cxi tiel:

"Vorto malofte uzata en nomoj de iuj intersxtataj juraj 
interkonsentoj, precipe en ties pli-malpli popularaj nomoj."

Krom "pakto", estas ankaux multaj aliaj kuriozaj vortoj uzataj en tiaj 
nomoj, cxu oficiale, cxu neoficiale, ofte nur por formi oportunan 
propran nomon: En la Euxropa historio tiaj vortoj estas ekzemple 
"entento" kaj "konkordato". Certe trovigxus listo de similaj 
specialajxoj en ekz. historio de orienta Azio, se gxi estus pli bone 
konata en Esperanto.

-- 
Harri


Rispondere a