> > Indas rimarki la jenan Fundamentan ekzemplon: > > La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, > kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. > > Tie ne aperas "infanino", sed "infano", kvankam temas pri knabino.
Respektan saluton, Bertilo! Nu, jes, oni povus juste atendi, ke ankaux la vorto "infano" akordigxus laux sekso. Tamen el la klasikaj tekstoj kaj el la Fundamento, kiel vi montri, ni prenas moron, laux kio oni ne kutimas akordigi tiun vorton. La akordigo tiuokaze eble estus stilelekto. Tio laux mia kompreno ne multe sxangxas la aferon kaj ne fortigas la penson ne akordigi, cxar por aliaj vortoj ekzistas aliaj ekzemplo. Pri "infano", mi kredas, ne estas dubo. Gxi estus escepto (aux unu el la esceptoj) al la sxajna regulo akordigi (cxar Esperanto ne estas perfekta, aux plibone ne estas robota, kaj havas siajn esceptajxojn). Se ekzistus regulo pri akordado, oni devus diri: "Ŝi estas homino" > anstataŭ "Ŝi estas homo". Sed fakte oni uzadas "Ŝi estas homo". > Iuj eĉ opinias, ke la vorto "homino" ĉiam estas erara. Mi sxatis la antauxan ekzemplon, gxi estis trafa, juna majstro. Tamen cxi tiu supra ne. Mi komprenas homo'n kiel la speco'n. Do devigi la akordon en "sxi estas homino", estus same devigi la akordon en "sxi estas bestino", kaj pri tio ni bone interkonsentas, ke ne estas kutime. "Infano" ne rekte temas pri la speco aux pri "nematura homo", ecx povus temi, sed ne rekte temas. Tial gxi estis bona ekzemplo de ebla esceptajxo. Pri "homino", nu, oni ja rajtas trovi gxin stranga, tamen erara eble ne tauxgus antaux la stillibereco, kiun Esperanto donacas al ni (ecx kiam la stilo ne placxas al cxiuj). (Mi jam legis, ke vi tiel ne pensas; do legu tion kiel simplan personan rimarkon.) Verdstele, Fernando
