> > pri la unua aserto: > foje vi estas antaŭ ulo, vi vidas la vizaĝon, vi vidas la mamojn, kaj > plene scias ke temas pra ina ulo, tamen tiu elbuŝigas jenon: > mi estas xxx-ino... (mi estas instruistino, eble)
Luiz! Cxu la virino ne rajtas nomi sin instruistino? :-) Tio estas malbona uzo de la lingvo, ĉar se tion aŭdas lernanto, kiu > poste aŭdas "mi estas instruisto" el iĉa ulo, tiu lernanto mislernos, > ke instruisto estas vira vorto. Ĉu ne? Tio okazis al Fernando, rilate al > Fundamendo kaj lingvouzado de "Esperantistoj". Kaj esperantistinoj, karega. Lidja agas gxuste kiel la Fundamento. Mi ankoraux ne legis tradukojn de Sofio (cxu ili estas?), tamen mi emas kredi, ke sxi same agis. Kiam Elisabeth Lübek kunpreparis la Estonan Antologion, cxu estus malplacxinta al sxi la lauxzamenhofaj tekstoj, kiu estas en la verko? Cxu tiuj virinoj malbone uzis la lingvon, kara? pri la vorto "amiko", pri iuj aliaj, eble jes. Ne solvita. > Pri -ist, -ant kaj amasego... estas tute solvita. Laux mia kompreno, Luiz, ne tiel, kiel vi diras... La vortoj de Bertilo mem kaj la viaj ne samas. "ne nepre estas viro, do estas pli-malpli neuxtra" > > ĝi estas aŭ vira aŭ neŭtrala. ĝi ne povas esti vira dum la tago, kaj > neŭtrala dum la nokto. aŭ samtempe iomete vira, iomete neŭtrala. se > estas du grupoj da uzantoj, unu eraras. Laŭ fundamento, laŭ la lingvo, > laŭ logiko, malgraŭ la forto de la buŝoj de pluraj uloj, la plej baza > difino por "xxx-ist", estas "tiu, kies ofico estas xxxx-i" t.e., ne > temas pri viro aŭ ino. Gxi estas tio, kion Bertilo nomas kvazaux-vireco. Esperanto estas arta, sed ne robota. Esperanto estas racia, sed ne malnatura. Gxi devenis de iaj naturaj lingvaj sistemoj kaj heredis certajn ecojn de ili. Ekz-e "this" estas neuxtra en la angla (nia "tiu"), tamen "actor" ne estas (ekzistas "actress"). Kiel vi klasas "aktoro" en Esperanto? Amike, Fernando
