Saluton, Viktoro!

Sed tio estas grava diferenco. Vorto per si mem ne havas gramatikan
> genron en Esperanto sed ja havas tion ne nur en latinidaj lingvoj sed
> ankaŭ en slavaj kaj multaj germanidaj lingvoj. Ne estas finaĵoj por
> indiki gramatikan genron en Esperanto. Pronomoj ne indikas gramatikan
> genron en Esperanto; same kiel la finaĵo "-in-", Esperantaj pronomoj
> sole indikas la sekson priskribitan. Zamenhof elektis sekvi la econ de
> la angla, ne de la menciitaj lingvoj. Laŭ mia kompreno li kreis simplan
> sengenran lingvon, por ke oni ne devu lerni, ĉu le table aŭ la table, ĉu
> die Mädchen aŭ das Mädchen: do, simple la tablo, la fraŭlino.


Vi pravas, kara. Mi misparolis per gxeneraligo. Fakte, rilate al tio,
precipe objektoj, Z. sekvis la (bonan) econ de la angla. Sed rilate al la
vivajxoj kun ebla distingo per sekso (precipe homoj), mi pensas, ke li
sekvis la econ de la latinidaj. Rimarku, ke mi ne disputas, mi nur montras
mian komprenon. Mi ja povas esti kaptata de mia lingvo, kiel diras Renato,
sed gxis nun mi ne trovis en klasikaj verkoj forte konvinkajn ekzemplojn
(evidente mi ne estas elstara e-isto). Alie, mi nur trovis ekzemplojn, kiuj
emigas min pensi tiel, kiel mi jam prezentis.

> Pro tiu sama kialo kelkaj vortoj, kiaj infano kaj kolego, funkcias
> > ghuste kiel en la latinidaj.
>
> Laŭ mia kompreno li elektis, ke tiuj vortoj funkciu sammaniere kiel en
> la angla. Estas nur koincido, kiam la angla kaj la latinidaj lingvoj
> same funckias.


Nu, tiuj vortoj devenas de Latino. Do ne tiom da koincido, cxar la angla
ilin kaptis kun ties funckimaniero, mi kredas.

Mi mem neniam diris tion. Mi diris, ke oni uzas -in-finaĵon por
> priskribi virinon, kiam gravas, ĉu temas pri viro aŭ virino. Mi ne uzas
> -in-finaĵon, kiam ne temas pri viro aŭ virino, ekz.: ŝi estas la plej
> bona instruisto en la lernejo. Diri ke "ŝi estas la plej bona
> instruistino en la lernejo" signifas, ke ŝe estas la plej bona nur el
> inter la instruistinoj.


Tiun ekzemplon mi sxatas. Mi ankaux uzos kiel vi la vorto instruisto en
tia ekzemplo gxenerala, ampleksa. Gxi certe estas forta ekzemplo. Sed mi ne
dirus "sxi estas instruisto", simple cxar, kiel mi jam diris, mi ne trovas
similajn ekz-ojn en la alta verkaro. Cxu vi komprenas? Kvankam en la frazo
ni tuj scias, ke temas pri virino (finfine ni diris "sxi"), la klasikajxoj
petas akordigi (tion mi opinias pro mia humila sperto). Tamen rimarku, ke se
anstataux "sxi" ni uzus propran nomon, okaze de ne akordigo kaj depende de
la nomo la leganto ne scios cxu temas pri viro aux virino.

Mi pli facile akcpetus la ideo diri "sxi estas instruisto", se oni honeste
dirus, ke temas pri ideologia sugesto, ke tiu gxeneraligo ne vundas la
lingvon ktp. (Mi ne dirvolas, ke vi estas tia ideologiano). Sed nuntempe oni
provas konvinki Esperantujon, nur dirante, ke tiel, de cxiam, estas la
lingvo, ke antauxe la e-istoj estis perdataj en seksisma universo, ke tiam
virinoj povis estis nur instruistinoj kaj nun ili finfine povas estis
instruistoj, ke tial la Fundamento nur kasxe montras tiun econ ktp.

Tia penso vundas la latinidlingva universo, cxar gxi klare diras: hodiaux
Esperanto evoluis, gxis kiel la angla, dum la latinidaj restas tie, tute
seksismaj, samkiel antauxe E-o estis.

> Cetere iu revulo respondis la aliajn komentariojn, dirante, ke "princo"
> > k.s. estas maloftaj/specifaj vortoj. Tamen sinjoro estas neniom malofta,
> > kaj neniu disputas la uzon S-ro Maria, Marta, Mireja.
>
> Machiavelli uzis la vorton "princo" en la senco 'reganta persono.' Mi ne
> rememoras, ĉu li diskutis pri regantaj virinoj, sed Elizabeta la Unua de
> Anglio ja estis "princo" laŭ la Machiavelli-a signifo.


Sed kiel italo, supoze ke Makiavelo uzus ian Elizabeton kiel ekz-on (mi
scias, ke sxi naskigxis post la morto de Makiavelo. Tiu servu kiel fantazia
ekzemplo :-)), li certe dirus "principessa Elisabetta" laux sia lingvo, kaj
mi komprenus tion kiel "princesa Elizabete", kaj vi kiel "princess
Elizabeth". Kial do en Esperanto ni malkonsentas pri tio?

Mi komprenas, ke vi celis montri tiun gxeneralan komprenon pri "princo". Sed
por mi princo/princino estas la sama, sed unu vorto indikas virecon kaj alia
inecon. Tio ne difektas por mi la signifon de la vorto. La sama validas por
la paro instruisto/instruistino. Ili portas la saman signifon, sed la lasta
evidentigas inecon kaj la unuan, kvankam oni povas gxin uzi kiel neuxtran
(kaj ni cxefe konsideru gxin tiele), gxi emas montri virecon.

Tio, mi komprenas, kreas tian ideologion kontrauxseksisma ktp. Evidente oni
rigardu laux sia deziro kaj kun sia vidpunkto la aferon. Mi tamen
malakordas, ke tio estas seksisma aux difektas la situacion de virinoj.

 La Fundamento
> havas nekonsekvence la sengenran vorton "homo", do, laŭfundamente oni ne
> uzas "sinjoro" aŭ "viro" sengenre. Tamen "instruisto" servas sengenre
> kaj por 'virinstruisto' kaj por 'iu ajn instruisto'.


Vi eble rimarkis, ke mi ne malakordas kun tio (kiel vi povas legi sube, en
teksto, kiun mi konservis). "Instruisto" certe ne estas
nurnure virinstruisto. Sed lauxfundamente (kaj klasike) sxajnas, ke ni devas
akordigi en certaj - specife en individuaj - kazoj.

> Mi komprenas, ke inter vasta grupo, oni povas diri: oni elektis
> > shin kiel la plej bona instruisto de tiu lernejo. Sed individue mi nur
> > diras: shi estas instruistino. Kiel tiu frazo seksismas? En gxi estas
> > nur individua rilato. Tamen laù aliaj vidpunktoj esti instruistino
> > malpli dignas ol esti instruisto...
>
> (...)
>
> En la koncerna fonda laboro, estas grave scii, ke virino fondis tian
> organizon, ke ŝi faris bonegajn artaĵojn, kaligrafiaĵojn, verkis kaj
> instruis laŭ maniero tiam ne kutima por virino. Kaj ke ŝi insistis, ke
> virinoj ludu virinrolojn en Noh-teatraĵoj. Do, estas nenio por disputi
> pri ŝi. Apenaŭ estas religia aŭ religieca instanco, kie la roloj de
> viroj kaj virinoj kunfandiĝis, eĉ hodiaŭ, do, mi mem ja insistas pri
> taŭga distingo, kie distingo laŭ sekso gravas.


Kara Viktoro, mi ne disputas... Mi nur diris, ke gravis por mi la -in- en
"fondintino", cxar per gxi mi certis, ke DEGUCXI Nao estis virino. Sxia nomo
neniel diras al mi tion, cxar mi honte ne tiom konas la graciplenan japanan
kulturon (ecx se Degucxi ne estus en majusklaj, mi ne certus cxu gxi estas
antauxnomo aux familinomo). Pro simila kialo, mi konfuzis cxu Mireja estas
virino aux ne, kiam sxi uzis "kiel franco". Por mi, portugallingvano,
franco/francino esence neniel malsamas, mi nur uzas la unuan por viro (kaj
gxenerale) kaj la lastan por virino. Tio estas eco de mia lingvo, kaj eble
mi povas esti kaptata de mia gepatra lingvo, tamen, mi ripetas, mi ankoraux
ne trovis en la klasika verkaro ekzemplo kontraux tia penso. Mi sincere
dankos vin aux alian se vi aux iu ajn helpos min trovi tian ekzemplon. Mi
nenion disputas, nur lernas, cxiam kaj cxiam.

Amike kaj samideane,

Fernando

Rispondere a