> La Akademio, lau' mi , ne povas oficiale deklari ion. Unue, se oni > senpartie studas la Fundamenton, oni vidas ke la uzo de Zamenhof estis > pli franceca ol angleca en c'i tiuj okazoj. Due la kvanto da > esperantistoj uzantaj difinitajn vortojn sen seksa implico ankorau' > estas tro malgranda por renversi la tradicion. > > Cetere, en PIV mi legas c'e "amik-o" kiel unuan signifon la jenon: > "Viro, kiu estas ligita kun alia per reciproka inklino, sed ne pro seksa > au' familia rilato." > > Do, lau' PIV la ebleco, ke amik- estus sen seks-indiko ne ekzistas.
Se vi rigardas la pagxon pri kunauxtoroj kaj reviziintoj de PIV, vi vidas ke la vastan plimulton da ili, inkluzive la auxtoro de la gxenerala vortaro (el kiu parto estas "amik-") kaj la gvidanto de la reviziintoj, estas parolantoj de latinidiaj lingvoj. Do ili certe havas emon al vorta genreco je la vorto "amiko" (kaj multaj aliaj vortoj). Du punktoj: 1) PIV, laux mi, ne povas oficiale difini iujn ajn vorton. 2) La dua kaj tria difinoj de "amiko" temas pri "persono" kaj "tiu" Do ecx tiuj parolantoj de latinidaj lingvoj agnoskas, ke multaj esperantistoj uzas tiun vorton sengenre. Du trionoj el la difinoj de "amiko" estas senseksaj; al mi tiu tute ne indikas ke la ebleco de sengenra signifo de "amiko" ne ekzistas. Notu, ke en la tuta Fundamento mi ne trovas la vorton "amikino", sed mi ja trovas "patrino", "fratino", "filino", ktp. Kaj en Ekzerco 10, estas prezentitaj, inter aliaj, la vortoj "frauxlo", "amiko", kaj "in". Sed kvankam ni trovas "frauxlino" en tiu sama grupo de vortoj, ni ne trovas "amikino". Tamen, mi ne kontrauxdiras tion, ke en la fruaj tagoj "amiko" uzigxis genre. Sed en la fruaj tagoj, la plejparto da paronlantoj estis denaskaj parolantoj de lingvoj kies vortaro distingas inter viraj kaj inaj amikoj. Kiel en cxiuj lingvoj, cxiuj parolantoj ne akordas pri la signifo de cxiu vorto. En Usono, estas bedauxrinda (laux mi) emo uzi "amiko" anstataux "konatulo". Kvankam mi ankoraux distingas inter ili, mi scias kaj akceptas ke alaij denaskaj parolantoj ne distingas. Same je tiu afero de genreco. Mi scias ke kelkaj esperantistoj traktas "amiko" kiel nepre genran vorton, kaj mi akceptas tiun fakton. Sed mi ne sxangxas mian lingvouzon, kiu estas tute akceptita de multaj esperantistoj. Por mi, la funkcio/rolo/ktp kion faras viramiko ankaux faras amikino. Mia rilato al kaj traktado de viramiko estas esence sama kiel tiuj samaj je amikino. Do, same kiel mi ne distingas inter virinstruisto kaj instruistino sen kunteksta bezono, mi ne distingas inter viramiko kaj amikino sen kunteksta bezono. Se mi ne sentas la bezonon meti "ge-" antaux la multnombra formo, la signifo de la vorto ne estas por mi nepre genra. Mi gxenerale ne dirus "Mi iris al la kafejo kun kelkaj geamikoj", sed "Mi iris al la kafejo kun kelkaj amikoj". Iom da konflikto: kvankam mi ne traktas esence malsame fratojn kaj fratinojn, onklojn kaj onklinojn, kuzo kaj kuzinojn, ktp, mi ankoraux sentas la bezonon de "ge-" antuax iliaj multnombraj formoj. Do kvankam mi provas ekspliki mian sintenon je tiuj vortoj laux mia rilato kaj traktado al la klaso/tipo de persono, mi tamen agnoskas ke pli ofte temas pri ia sento pri la vorto. "Kuzo" tute ne havas inan formon en la angla, kaj tamen por mi la esperanta vorto estas genra. En la angla ekzistas la vortoj "brother", "sister", kaj "sibling", kaj tamen "frato" estas cxiam "brother" por mi, kaj neniam "sibling". Do kvankam mi agnoskas la fortan influon de mia nacilingvo, mi tamen scias, ke temas pri pli ol nur tio. Temas ankaux pri iu senco pri la baza koncepto de la vorto. (Simile al la "signifato" de la "signifanto" de Ferdinand de Saussure, se mi ne mismemoras la auxtoron.) Mi esperas ke la dauxro de la diskuto ne gxenas iun ajn; mi estas hobie lingvistiko (kaj eble baldaux magistra student en la fako), kaj tiuj temoj estas tre allogaj al mi. Tia diskuto helpas min klarigi mian propran koncepton de la diskutataj ideoj, kaj kompreni mian propran mensan procedon.
