--- In [email protected], "Fernando Maia Jr" <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
Saluton, Fernando, > Nenion gravan vi misfaris, kara Stefichjo. (whew) > Nur kelkaj el ni opinias, ke la diskuto iris ian malrealan vojon, do > praktike neutilan. Cxiu evidente rajtas diskuti cxion, kion tiu volas, sed > ni konsentas, ke pli utilas diskuti pri la reala ol la fantazia. Kaj se oni > volos sekvigi tiun fantazian diskuton, kompreneble la listo jam ne estos la > plej tauxga ejo, mi kredas. Bv. kompari kun kion mi jxus skribis al Renato. > Cxiel ajn, gravas kompreni, ke, kiam iu e-isto alvokas la Fundamenton, tio > ne estas tabuo, sed komprenigo pri el kie venas la esperanta logiko. (Mi ja metis la vorton "tabuo" en citilojn.) > Hodiaux > multe da lernantoj povus fundamente lerni E-on ecx sen auxdi pri la > Fundamento, cxar la moro e-a jam estas bone firma. Ekz-e se mi lernas la > anglan, mi ne pensos: hm, mi ne sxatas tion, laux tiu lingvo "you" povas > esti kaj plurala kaj singulara... Cxar en mia lingvo tio ne okazas, mi > klopodos sxangxi la anglan. Cxu vi komprenas? Tute! Mi nur sxatus evidentigi la eblojn, kiuj ne kontrauxas la Fundamenton, kaj jes, konstrastigi ilin al la malebloj, kiuj jes kontrauxas gxin. Mi ne vidas ke tio gxenas la "trovadon de la vero". > E-o hodiauxe estas tre firma lingvo. Sed pro gxia historio kiel "kreita" > lingvo, oni pensas rajti ignori gxian tutan historion, gxian grandegan > verkaron, la moron de la antauxaj e-parolantoj kaj do komencigi iun novan > moron ekde sia propra, tute individua sperto (aux ecx sugesto). La cirilan > alfabeton ekz-e, se mi ne fusxas, oni kreis. Pro tio, hodiaux, cxu mi rajtas > sxangxi gxin? Mi ecx rajtas, tamen kial? Kiu la vera utilo? Kaj kiom > praktika tio estus? Oni nepre distingu inter almenaux du specoj de eblaj sxangxoj al Esperanto. Unue, estas la lezado de la Fundamento, kiu ne licas. Sed alie, estas stilaj devioj, kiuj jes eblas kaj al kelkaj sxajnas diskutindaj. Demandi "cxu vi havas gefraton?" certe ne estas Fundamenta stilo (laux mia scio), cxar singulareca uzo de "ge-"-vorto ne enestas en la Fundamento. Sed certe tiu vorto "gefrato" ne lezas la Fundamenton, cxu? (Pri alternativoj al la cirila alfabeto ni vere parolu *"for-liste". ;) ) > Mi esperas, ke vi komprenos. :-) Same mi! :) Amike, Stefo
