Nenion gravan vi misfaris, kara Stefichjo. Nur kelkaj el ni opinias, ke la diskuto iris ian malrealan vojon, do praktike neutilan. Cxiu evidente rajtas diskuti cxion, kion tiu volas, sed ni konsentas, ke pli utilas diskuti pri la reala ol la fantazia. Kaj se oni volos sekvigi tiun fantazian diskuton, kompreneble la listo jam ne estos la plej tauxga ejo, mi kredas.
Cxiel ajn, gravas kompreni, ke, kiam iu e-isto alvokas la Fundamenton, tio ne estas tabuo, sed komprenigo pri el kie venas la esperanta logiko. Hodiaux multe da lernantoj povus fundamente lerni E-on ecx sen auxdi pri la Fundamento, cxar la moro e-a jam estas bone firma. Ekz-e se mi lernas la anglan, mi ne pensos: hm, mi ne sxatas tion, laux tiu lingvo "you" povas esti kaj plurala kaj singulara... Cxar en mia lingvo tio ne okazas, mi klopodos sxangxi la anglan. Cxu vi komprenas? E-o hodiauxe estas tre firma lingvo. Sed pro gxia historio kiel "kreita" lingvo, oni pensas rajti ignori gxian tutan historion, gxian grandegan verkaron, la moron de la antauxaj e-parolantoj kaj do komencigi iun novan moron ekde sia propra, tute individua sperto (aux ecx sugesto). La cirilan alfabeton ekz-e, se mi ne fusxas, oni kreis. Pro tio, hodiaux, cxu mi rajtas sxangxi gxin? Mi ecx rajtas, tamen kial? Kiu la vera utilo? Kaj kiom praktika tio estus? Mi esperas, ke vi komprenos. :-) Amike, F.
