--- In [email protected], "Russ Williams" <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
>
> 2008/2/10 stefichjo <[EMAIL PROTECTED]>:
> > Do, mi nur povas imagi uzi "-icx" anstataux "vir-" cxe vortoj, kiuj
> > eblas kun "vir-". Do "amikicxo" anstataux "vir-amiko", sed ne
> > *"viricxo" anstataux *"vir-viro", cxar *"vir-viro" estas redunda.
> 
> Fojfoje (notu!) oni ja "redunde" sed utile ripetas radikojn en vortoj.
>  Pri "virviro", mi renkontis gxin fojfoje kiel intencan esprimon por
> montri ke iu viro estas tre stereotipe vireca en la senco de aroganta
> agresemo kaj trofiero ktp (kiel la hispana "macho").

Ĉi tiam temas pri ripeto de radiko por emfazado, samkiel en
"plenplena" (simile al "plenega"). Via "virviro" estas do sence pli
simila al "virego". mia *"virviro" sence de *"viricxo" estas "viro"
kun redunda prefikso "vir-".

> > Por simetriigi vortojn kiel "patro", oni bezonus same seksindikajn
> > vortojn pri la ina sekso, do (eble) *"matro". Tiam "gepatroj" kaj
> > *"gematroj" estus samsignifaj, same *"gepatricxo" kaj "gematricxo",
> > kaj same *"gematrino" kaj *"gepatrino". Por havi neuxtran vorton, oni
> > havu vorton kiel *"parento", kun *"parenticxo" kaj *"parentino".
> > Neuxtrigi "patro" (tre sxangxante la lingvouzon), sxajnas al mi
> > nerealigebla, ecx nerealiginda.
> 
> Sed la propono enkonduki simetrian vorton "matro" necesus por cxiu
> homa/besta (do vivula) vorto kaj radiko (frato, amiko, dio, diablo,
> hundo, kato, bovo, regxo, grafo, fripono, -anto, -isto, -ulo, -ano,
> polo, italo, germano, franco, ktp) kiu ambigue signifas ian vivulon
> kaj ian viran vivulon (kun diversaj homoj malkonsentantaj pri kiuj
> vortoj estas ambiguaj kaj kiuj ne!)

Prave, oni devus enkoduki "soro" (fratino), "toĥto" (filino), "kuo"
(bovino) ktp. Mi ne pretus enkonduki ilin. :)

Mi ŝatus priskribi la rimedojn disponeblajn por trakti seksojn en Eo.
Ili dependas de la kategorio de la vorto (ĉu vivula aŭ vira radiko).
Eĉ ŝajnas al mi ke mi mem foje konfuzas ilin. Ŝajnas ja ke vortoj
povas vagi el unu kategorio en alian, kaj tempon post tempo nestiĝi tie.

VIVA:
homo (vivulo)
homino (ina)
virhomo (vira)

VIRA:
frato (vira)
fratino (ina)
gefrato (vivulo)

INA:
damo (ina)
virdamo (vira) (eksperimenta)
gedamo (vivulo) (eksperimenta)

LaÅ­ mi ne eblas prefiksi vivulan vorton per "ge-". *"gehomo" estus
redunda. Same, ne eblas prefiksi "vir-" al virula aÅ­ "-in" al ulina
vorto. Do *"virfrato" kaj *"damino" estus redundaj.

Tamen, ŝajnas tute kutime uzi "geamikoj". Mi dubas kiel priskribi
tion. Aŭ ĝi estas arkaikiĝonta, aŭ redunda slangaĵo.

Kvankam la origina senco de "ge-" estas iom pli specifa, mi perceptas
ĝin kiel rimedon por vivuligi virulan vorton, samkiel "vir-" estas
rimedo por viruligi vivulan vorton. Tio signifas, ke gramatike ĝustas
"virgefrato". (!)

Nur nun oni pripensu ĉu indas uzi la neologismon "-iĉ" anstataŭ
"vir-". Se oni povas komprenigi sin per tio, kial ne? Sed ŝajnas al mi
ke "-iĉ" nur famas inter tre malmultaj E-istoj, kiuj emas diskuti
ĝuste pri kia E-o _ne_ estas. ;)

> Ege pli simple kaj efike estus enkonduki unuopan sufikson (ekz "icx")
> anstataux multajn, kaj simple diri ke cxiuj estajxaj vortoj vere
> simple estas vivulaj kaj ne samtempe ambigue vivulaj kaj viraj.  Mi
> konsentas ke tio estas nerealigebla (almenaux nuntempe, laux la forta
> malakcepta reago al tiaj proponoj de la plejmulto de Esperantistoj)
> sed por mi tia ideo estas pli eleganta, pli logika, pli alloga, kaj
> realiginda ol la aktuala konfuza disputata regularo pri homaj vortoj.

Oni ja ne povas preskribe enkonduki Esperantaĵojn por arkaikigi
aliajn. Tio ne plu estus E-o (sed Esperantiĉo?).
Eble post cent jaroj tio okazos de si mem, kaj la uzado de tiam
vivulaj vortoj kiel virulaj vortoj estos arkaikismo. Sed eble estos
alie, kaj nun vivulaj vortoj fariĝos viraj aŭ eĉ ĉiuj virinaj? Karaj
sinjoroj kaj virsinjoroj? :D

Intertempe, ni nur povas priskribi kia Esperanto estas kaj respondi al
lernanto, kia ĝi povus esti sen lezi la Fundamenton. (Kaj tion ĉi mi
celis fari en tiu ĉi mesaĝo.)

Amike,
Stefo

Rispondere a