>
> Ege pli simple kaj efike estus enkonduki unuopan sufikson (ekz "icx")
> anstataux multajn, kaj simple diri ke cxiuj estajxaj vortoj vere
> simple estas vivulaj kaj ne samtempe ambigue vivulaj kaj viraj.  Mi
> konsentas ke tio estas nerealigebla (almenaux nuntempe, laux la forta
> malakcepta reago al tiaj proponoj de la plejmulto de Esperantistoj)
> sed por mi tia ideo estas pli eleganta, pli logika, pli alloga, kaj
> realiginda ol la aktuala konfuza disputata regularo pri homaj vortoj.


S!, Russ.

Nuntempe kaj cxiame, mi kredas. Esperanto gxojigxas pro sia kohereco dum pli
ol 100 jaroj da vivo. Tia reformo estas tiom drasta, ke gxi naskos alian
lingvon - tio estas de longe klarega afero, cxar Ido estas gxuste tio.

Apogi tian sxangxon kvazaux signifas nei la laboron de la sindonaj e-istoj,
kiuj trapasis la plej malbonaj tempoj ekde 1887. Kaj *kial* apogi gxin? Nur
pro individuaj malakceptoj de ia moro francema? Por mi estas pli facila
humilanime akcepti iun (ne tiom) fremdan moron ol devigi tutan komunumon al
akcepti kaprican kaj fierkialan reformon. Kaj tio evidente kreus tiom da
konfuzo, ke dividos la komunumon kaj eble mortigos la esperantan aferon kaj
sekve la ideon mem de internacia nextra komunikado, cxar cxiuj ni scias, ke
nur esperanto havas la necesan povon kaj forton servi kiel neuxtrala idiomo.
Mia opinio.

Mi ankaux opinias, ke se la diskuto sekvas tiel, pri tiu fantazia,
nerealiginda kaj vere ne utila temo (male!), gxi ne plu estas profitebla por
mi. Antauxe ni diskutis esperante, nun fantazie. Reale kaj malreale.

Verdstele,

F.

Rispondere a