Renato Corsetti wrote:
> Yury:
>>
>> Jes, ekzistas "belgoj", "britoj", "svisoj", kiuj ne signifas
>> etnanecon, sed gxuste civitanecon, sed mi cxiam perceptis tiujn
>> vortojn kiel _esceptojn_, sed ne kiel imitindajxojn.
>>
> Interese! Mi neniam pensis, ke oni povas pensi tiel 200 jarojn post la 
> glora franca revolucio, kiu klarigas al ni (en okcidenta Eŭropo) ke la 
> plej grava afero estas esti civitano, kaj ke ĉiuj civitanoj estas 
> egalaj. Etneco kaj religio estas relative privataj aferoj (ne ĉiuj en la 
> okcidento pensas same).
> 
> Mi mem emus diri ke "tanzanoj" loĝas en Tanzanujo. La "tanzanoj" estas 
> la civitanoj de Tanzanujo, kies etnecon mi ne konas, nek, esence, volas 
> koni, ĉar ili por mi estas ĉiuj egalaj civitanoj.
> 
> La afero pli malsimpliĝas.
> 


Malsufiĉe. Restus nesimpligeblaj Usono-usonano, Nederlando-nederlandano, 
Barato-baratano, k. t. p. Mi ne supozas, ke vi aldonus "nedero," 
"Usonio," "Peruio" al neinternaciaj, etnecaj vortoj kiel "tanzano," 
"aŭstralo," k. t. p.


Mi mem ŝatas esti ano de nacio sen etna indiko, kaj mi deziras la samon 
al ĉiuj nun etnonomaj nacianoj. Anstataŭ enkonduki duoblajn radikojn al 
jam ekzistantaj nacia radikoj en Esperanto, ekz., tanzan- + tanzani-, 
aŭstral- + aŭstrali-, k. t. p., ni almenaŭ retenu simplajn neetnajn 
nacinomojn. Bedaŭrinde ne estas tia rimedo por etnaj nacinomoj. Estus 
senprecedenta kaj nesufiĉe simpliga rimedo forpeli el la lingvo amason 
da dumlonge uzitaj nacinomaj radikoj kiel "tanzani-," "aŭstrali-," k. t. p.


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a