--- On Mon, 10/20/08, Renato wrote:

[...]

> Interese! Mi neniam pensis, ke oni povas pensi tiel 200 jarojn post
> la glora franca revolucio, kiu klarigas al ni (en okcidenta Eŭropo)
> ke la plej grava afero estas esti civitano, kaj ke ĉiuj civitanoj
> estas egalaj.

Sed iuj estas pli egalaj ol la aliaj:

,----
| La franca revolucio havis similan inspiron: ĉiuj francujanoj estu
| francoj. La fakto, ke _Français_ konfuzas la konceptojn etnan kaj
| regnan, helpis la ŝtaton mueli la iamajn provincojn kaj etnojn en
| homogenan mason da departementoj kaj francoj, malgraŭ ke en tiu lando
| ne estiĝis institucioj kompareblaj en sia stabilo kaj respektindo al
| la usonaj (dum la ekzisto de Usono la francoj ŝanĝis 5 respublikojn
| kaj 5 monarkiojn). La kerno de la eŭropaj nacioj restis etnoj, kaj la
| konfuzo inter nacio kaj etno, “Ein Reich, ein Volk” (unu regno, unu
| popolo), kondukis al la hororoj de naziismo kaj nunaj etnaj
| purigoj. (Menciindas ke la britujanoj ne konfuzas la nacian koncepton
| _British_ kun la etna _English_.)
|
[...]
|
| La landannomo _Français_ (-ais, -aise funkcias simile al nia -an; kp
| New York → New Yorkais, t.e. Novjorko → novjorkano) akiris la
| kromfunkcion de surogata etnonomo; tial _Grammaire française_
| normale estas “Gramatiko de la franca lingvo”; apenaŭ oni tiel nomus
| gramatikon de la lingvo bretona, kvankam ankaŭ ĉi tiu estas unu el
| la lingvoj de Francio, kaj sekve “francia lingvo”. 
`----[ http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm ]

> Etneco kaj religio estas relative privataj aferoj (ne ĉiuj en la
> okcidento pensas same).

La rajto ricevi lernejan edukon en sia gepatra lingvo ne estas privata
afero.

Koncerne la nacian demandon "la glora franca revolucio" estis
senkompata kultura genocido: triumfo de Parizo super la resto de la
lando, plena asimilado de la nefrancaj etnoj.  Mi neniom admiras tian
malliberalan centrismon, la Brituja plurismo, konservinta la
kulturan memon de la konstituantaj subregnoj ŝajnas al mi pli
respektinda.

Estas tamen interese, ke kiam la rusa caro provis imiti la gloran
politikon francan, kaj rusigi la polojn ktp, la francoj estis inter la
plej akraj kritikantoj.  Kial tia hipokriteco?

-- 
Sergio




__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 

Rispondere a