2008/10/21 Yury Finkel <[EMAIL PROTECTED]>: > 2008/10/21 Cyprych Sebastian <[EMAIL PROTECTED]>: >> Kelkaj nomas sin poloj ecx se ili logxas ekster Polujo kaj nek >> naskigxis en gxi nek ecx gxin iam vizitis nek scipovas polan lingvon. > > La sola kriterio en _etna_ aparteno estas: kio sin opinias la homo > mem. Se li opinias sin polo, li estas polo.
Laux mia kompreno, la afero ne tiom simplas. Ekzemple mi fojfoje vidas debatojn pri tio, ke iu eksterlandano eklogxas en Polujo kiel plenkreskulo, lernas la lingvon, eble ecx akiras civitaneco, konsideras sin polo, tamen multaj homoj diskutas/disputas cxu li vere estas ETNA polo, precipe se, ekzemple, li videble ne havas blankan hauxton kaj ne aspektas "pole". Sxajnas ke etneco ne temas nur pri memidenteco, sed pri naskigxo, infana eduko kaj komuna fona scio, etno de gepatroj, denaska lingvo, eble raso, akcepto kiel etnano de aliaj de la etna grupo, ktp ktp. Sed tiaj demandoj ne havas klarajn respondojn. La vortoj mem ne havas klarajn difinojn, kaj homoj fojfoje havas fortajn opiniojn pri ili. amike, russ
