2008/10/21 Cyprych Sebastian <[EMAIL PROTECTED]>: > Kelkaj nomas sin poloj ecx se ili logxas ekster Polujo kaj nek > naskigxis en gxi nek ecx gxin iam vizitis nek scipovas polan lingvon.
La sola kriterio en _etna_ aparteno estas: kio sin opinias la homo mem. Se li opinias sin polo, li estas polo. > Ecx se li mem skribis "Litovio, patrujo mia" en (laux poloj) lia plej > plej elstara verko "Sinjoro Tadeo" ;) Hm, laux mi, temas ne pri Litovio, sed pri Litvo (ecx se la rusa kaj probable la pola por tiuj du landoj ofte uzas unu saman vorton). Tio estas historie malsamaj landoj, kaj Litvo ne estis etna regno de litovoj, sed estis pluretna regno de litovoj, belorusoj, rusoj, poloj (kaj probable aliaj, mi ne scias gxuste). > Same ni povas diskuti cxu Zamenhof estis polo (aux > pollandano), litovo (aux litovano), ruso (ruslandano), judo ktp. Laux mi, Zamenhof estis pollandano, ruslandano, litvano (ne litov(an)o!), judo. Kaj krome ruslingvano. Strange, kial al mi cxiam sxajnas, ke en tiu cxi demando okcidentanoj ial emas nebuligi la tre simplan kaj evidentan aferon... Eble, pro miksado de la nocioj de kosmopolitismo, sennaciismo kaj internaciismo? Mi estas internaciisto, sed neniuokaze kosmopolito, nek sennaciisto, kaj klare distingas tiujn ideojn; probable pro tio la afero sxajnas al mi simpla kaj evidenta... -- Yury Finkel *** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html *** I. Efremov. "Tais el Ateno": http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/tais.html
