Russ:
Cxu ni ignoru eblajn plibonajxojn en
lingvo (kaj vivo gxenerale) simple cxar ili ne tuj solvos cxiun
problemon? Se jes, ni rezignu pri Esperanto mem kaj nur parolu niajn
denaskajn lingvojn. :)
Neniam, kompreneble! Mi provis nur reagi je la ideoj, ke per pli
simetria lingvo oni tuj kaj rekte helpas (aŭ almenaŭ ne malhelpas
virinojn). Pro tio mi donis la persan ekzemplon. Sed mi mem opinias, ke
ŝanĝo de la lingo-uzo en ĉi tiu kampo estas tre bona provo sekvi la
ŝanĝiĝon de la situacio en la okcidentaj socioj. Aliflanke lingvoj estas
kiel ili estas, kaj estas malfacile ŝanĝi lingvojn en kiuj la distingo
vira/virina en la vortoj havas plurajn funkciojn.
Se oni provus, ekzemple, forigi de Esperanto la distingon inter
ununombro kaj plunombro, pro superrego de japanoj en la mondo, tio ne
estus farebla facile.
Cetere, mi ne akuzas Zamenhof-on pri rasismo, ĉar li produktis eŭropan
lingvon. Li ne povis tiam fari ion alian, sed nuntempaj esperantistoj
povus almenaŭ scivoli kiel oni diras "prezidento" en la ĉina antaŭ ol
enkonduki la novan radikon "prezident-".
Amike
Renato