--- On Sat, 11/1/08, Russ Williams wrote:

[...]

> La pola havas aliajn similajn aferojn, kie supozebla ina formo estas
> uzata anstatauxe por ekipajxo de la vira laboristo (kredeble cxar
> oni ne povis imagi ke virino farus la laboron), ekzemple:

> * "pilot" = piloto, sed "pilotka" ne estas pilotino sed cxapo
> portata de piloto

Ne nepre tiel.  "Pilotka" estas sekvo de homonimio: la sufikso -k
povas roli kiel -aĵ (kaj tial "pilotka" signifas fakte "pilotaĵo", la
"pilota ĉapeto" -- kaj ĉapeto jes estas ingenra).

Kp la dancon "polka" (polko), kiu signifas kaj "polaĵo", kaj "polino".
Tutcerte la polinoj ekzistis kaj lingve kaj reale en la epoko kiam la
danco iĝis populara kaj konata.  Kaj simetrie ekzistas la danco
"krakowiak", kiu egale bone povas signifi "krakoviano" (virgenra!) aŭ
tion kion la anglalingvanoj nomas francmaniere
,----
| Cracovienne n A lively Polish dance, in 2-4 time.
`----
Atentindas, ke la franca traduko iĝis ingenra -- ne pro seksismo, sed
evidente ĉar la vorto "danco" estas ingenra en la franca:
"la danse cracovienne".  (En la lingvoj slavaj estas po du vortoj por
"danco", unu hejma kaj pli folklora -- la rusa пляска, ingenra; kaj
unu pruntita per la germana Tanz -- ĝi estas virgenra.)

> * "szofer" = sxoforo, sed "szoferka" ne estas sxoforino, sed la
> sxoforejo en la auxto/kamiono

> * "marynarz" = maristo, sed "marynarka" ne estas maristino, sed jako

Ruslingve ekzistas senambigua "maristino" (морячка) -- tamen mi neniam
aŭdis ĝian realan uzon, krom en populara ŝerca kanzono
("Ты морячка -- я моряк" = "Vi estas maristino, kaj mi estas maristo).

> Krome estas laboroj kies ina versio estas restriktita aux alia:

> * "maszynista" = lokomotivestro, sed
> "masynistka" estas tajpisto (!)

Ne.  "Maszynistka" estas tajpistino.  Estis vera problemo, kiel nomi
viron tajpiston (kvankam en mia vivo mi neniam renkontis tian).

> * "chemik" = cxemiisto (aux instruisto de cxemio), sed "chemiczka"
> estas nur instruistino de cxemio (laux vortaroj, kvankam iuj poloj
> diras al mi ke ankaux povas esti cxemiisto).

> * "historyk" = historiisto (aux instruisto de historio), sed simile
> "historyczka" estas nur instruisto de historio, laux vortaroj.

Almenaŭ en la rusa tiaj formoj por nomi instruist(in)ojn pri
koncerna fako apartenas al la lerneja ĵargono kaj estas nepre
subnormaj kaj familiaraj.  Tute maleblas ke lernanto uzus ilin
parolante iom oficiale (ekz-e parolante al siaj instruistoj).  Ankaŭ
la virgenraj formoj estus subnormaj, la normaj estus
"istruist(in)o pri historio" ktp.

Fakte mi iom dubas, ĉu anglalingve estus tute konvena uzi la vorton
"historian", "chemist" ktp por nomi lernejan instruiston pri koncerna
fako?

> Krome la ofta in-iga sufikso "-ka" koincide ankaux oftege uzatas
> kiel et-iga sufikso, ekzemple teo = "herbata", sed por esti
> familiara/beleta, poloj ofte diras "herbatka".

Eble vin konsolos en la rusa lingvo la situacio estas spegule
simetria: teon la rusoj nomas per ĝia vera nomo "ĉaj", kiu estas
virgenra; kaj la karesa diminutivo "чаёк" (teĉjo?) homonimas kun la
virgenra -ul.

Aŭ, por reveni pollingven: "kozaczek" estas diminutivo de "kozako";
sed ankaŭ "varma boto", (normale plurnombre, "kozaczki"; la vorto
"boto" estas virgenra, tial la virgenra sufikso por nomi la aĵon).

> Sed certe multaj homoj diras ke tiaj aferoj tute ne temas pri ia ajn
> seksismo, kaj estas nura lingva afero, kaj do restos
> neinterkonsento.  :)

Tio parte spegulas la realon -- sed ankaŭ estas objekto de multaj
troigoj -- probable kaŭzitaj de supraĵa konatiĝo kun izolaj lingvaj
faktoj, sen la kompleta vido de la tuta lingvosistemo.  La tuta
lingvosistemo donus sufiĉe da materialo ankaŭ por la spegule simetriaj
faktoj.

-- 
Sergio





      

Rispondere a