--- On Fri, 12/19/08, mjb0_wanadoo wrote:

> Sergio,

> Via disertajxo pri deviga cirkleco de vortaraj difinoj
> estas ekstertema.

Estas iom malkonvena nomi mallongan rimarkigon "disertaĵo".
Mi iom detaligis tion nur ĉar alia forumano demandis pri tio.

> Unue necesas, ke cxiuj bone komprenu, kial la difino
> "latvo estas ano de la latva etno" estas cirkla.
> Tio ne estas al cxiu evidenta kaj se vi volas ludi utilan
> rolon prefere helpu tiujn, kiuj ne komprenas, kompreni.

Efektive tio ne estas evidenta.  Mi eĉ dirus, ke tio estas malvera.
Pli ĝusta estus diri, ke mankas la difino de "latva etno".  Se estus
aldonita artikolo
,----
| latva etno: Balta etno, al kiu apartenis la fama esperantisto Ernest
| Drezen.
`----
tiam probable vi ne dirus ke ĝi estas cirkla, ĉu?

[...]

> Ecx kiam necesas prezenti nedifineblan nocion, estas pli honeste
> doni proksimuman intuician klarigon kun ekzemploj kaj referencoj, ol
> kasxi la problemon malantaux cirkla difino.

Mi ne dirus, ke tio estas "pli honesta".  Mi dirus, ke tio estas
maniero kamufli la cirklecon -- do io "malpli honesta".  Pli grave,
tio misprezentas akcesorajn trajtojn kiel esencajn: tio dependigas la
pli kernan ideon de "latvo" je pli efemera "Latvujo".  Dum fakte la
latvoj ekzistis ankaŭ kiam nenia Latvujo ekzistis.

> "Litovo estas ano de la cxefa gento de Litovujo" miaopinie tre bone
> rompas la cirklon, ne nur intuicie, sed ecx rigore, se nur
> konsideri, ke "cxefa gento" estas la gento, kiu donas sian nomon al
> la lando (cxefa=nomdona).

Malevidenta implicaĵo, se konsideri ke en la Mezepoka Litovujo la
granda plimulto da enloĝantoj estis bjelarusoj.  Fakte tio estas
neniom pli bona ol mia kromdifino de la egale implica "latva etno".
Kaj simile, restas demando, ĉu en la epoko de Z ekzistis litovoj.  Laŭ
via difino probable ili ne ekzistis.

-- 
Sergio




      

Rispondere a