Sergio: > > Unue necesas, ke cxiuj bone komprenu, kial la difino > > "latvo estas ano de la latva etno" estas cirkla. > > Tio ne estas al cxiu evidenta kaj se vi volas ludi utilan > > rolon prefere helpu tiujn, kiuj ne komprenas, kompreni. > > Efektive tio ne estas evidenta. Mi eĉ dirus, ke tio estas malvera.
"Latvo estas ano de la etno rilata al latvoj" ne estus cirkla difino?... Gratulon pro la paradokso. > Pli ĝusta estus diri, ke mankas la difino de "latva etno". Por povi tion aserti necesus konscii, ke "latva etno" estas io alia ol "latva" + "etno", t.e. "etno rilata al/de latvoj". Se oni tion konscias, oni efektive povas konsideri la difinon de "latvo" sencirkla, sed manke de la termino "latva etno", mia analizo pri cirkleco estas tute gxusta. > Se estus > aldonita artikolo > ,---- > | latva etno: Balta etno, al kiu apartenis la fama esperantisto Ernest > | Drezen. > `---- > tiam probable vi ne dirus ke ĝi estas cirkla, ĉu? Mi precipe dirus, ke tiel difini "latva etno" estas tre fusxe. Evidente, tiel farante ne plu estas cirklo inter "latvo" kaj "latva", sed versxajne aperos cirklo inter "latvo", "latva etno" kaj "Drezen", cxar oni kutime "difinas" personon per vivdatumoj de la tipo naskigxdato, sxtataneco aux gento. Se la vortaro difinas Drezenon kiel latvon, ni rehavas la cirklon, kaj se gxi difinas lin kiel latvujanon, "latva etno" restos nedifinita kadre de la vortaro, sekve ankaux "latvo". > [...] > > > Ecx kiam necesas prezenti nedifineblan nocion, estas pli honeste > > doni proksimuman intuician klarigon kun ekzemploj kaj referencoj, ol > > kasxi la problemon malantaux cirkla difino. > > Mi ne dirus, ke tio estas "pli honesta". Mi dirus, ke tio estas > maniero kamufli la cirklecon -- do io "malpli honesta". Pli grave, > tio misprezentas akcesorajn trajtojn kiel esencajn: tio dependigas la > pli kernan ideon de "latvo" je pli efemera "Latvujo". Dum fakte la > latvoj ekzistis ankaŭ kiam nenia Latvujo ekzistis. Gxuste tial "Latvujo" derivigxas de "latvo". Gxuste tial ilia gento estas iel "cxefa", nomdona. Nun Latvujo estas realo pli facile kaptebla kaj difinebla ol "latvo". Estas tute nature difini latvoj per referenco al Latvujo. > > > "Litovo estas ano de la cxefa gento de Litovujo" miaopinie tre bone > > rompas la cirklon, ne nur intuicie, sed ecx rigore, se nur > > konsideri, ke "cxefa gento" estas la gento, kiu donas sian nomon al > > la lando (cxefa=nomdona). > > Malevidenta implicaĵo, se konsideri ke en la Mezepoka Litovujo la > granda plimulto da enloĝantoj estis bjelarusoj. Fakte tio estas > neniom pli bona ol mia kromdifino de la egale implica "latva etno". > Kaj simile, restas demando, ĉu en la epoko de Z ekzistis litovoj. Laŭ > via difino probable ili ne ekzistis. Diri, ke latvo estas ano de la gento, kiu donis sian nomon al Latvujo, neniel subkomprenigas, ke latvoj ne ekzistis, kiam Latvujo ne ekzistis. Iam fondigxis iu regno Latvujo, kies nomo devenas de la gento de latvoj. Evidente latvoj ekzistis antaux la fondo de Latvujo kaj ekzistos post gxia fondo, versxajne ankoraux post gxia malfondo: la difino neniel malebligas tion. Kore, Marc
