Je 6/8/09, Marc:
> Nur pri detalo:
> jxeromo:
[...]
>>sergio menciis "esperantologio" kaj "meteologio". mi trovas en
>>interreto "insektologio" "kulturologio" "politikologio"
>>"lingvologio".
> Pri "esperantologio" mi jam diris mian senton, nome ke temas pri
> fantoma internacia vorto, ne E-a kreajxo. "Meteologio" efektive
> estas kreajxo de iu E-isto, sekve de plurloke erara rezono. Gxi
> restas por mi neanalizebla, cxar kvankam "mete" estas PIVa radiko,
> gxi ne vere ekzistas (t.e. apenaux estas uzata kaj kun nedifinebla
> signifo: belan kacxon kreis tiu homo, cxar li ignoris la signifojn
> de "meteoro").
Ĉu "meteoro" iam havas la signifon "vetero" en Esperanto? Mi neniam
aŭdis tian uzon. "Meteorologio" efektive estas defio al sistemema
menso.
"Metea", "meteo" ja ekzistas, ekz-e
"La neordinara metea fenomeno estas nomata de la lokanoj El Nino,
signifanta en la hispana ..."
esperanto.china.org.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/9906/bd99-06-22.html
"Meteo estas atmosfera elemento aŭ fenomeno, rilata al la klimato kaj
vetero" eo.wikipedia.org/wiki/Meteo
> Pri la 4 ceteraj mi povas nur bedauxri, ke homoj uzas ilin, sed dum
> vortaroj (inkluzive de REVO) permesas al si gurdi, ke "-ologi" estas
> sufikso, ne mirindas, ke oni kreas tiajxojn. Kiel mi plurfoje diris, tio
> hxaosigas la lingvon.
Ĉu ĉi tio plaĉas al ni aŭ ne, la -olog(i)o-derivaĵoj pluvegas en la
nacilingvoj, kaj Esperanto apenaŭ povas resti flanke, tiom malpli, ke
tiuj vortoj ja iĝas tre internaciaj. Kaj multaj el ili ja entenas
tute evidentan radikon esperantan:
astrologio
bakteriologio
bibliologio
demonologio
dietologio
glaciologio
histologio
klimatologio
konspirologio
kosmologio
leksikologio
oceanologio
parazitologio
seksologio
tekstologio
terminologio
tipologio
virusologio
vulkanologio
Se ni plu sendigeste glutados ilin, ni plu ricevados malaglutinajn
fuŝvortojn kiel
meteorologio
politologio (politikologio)
kosmetologio (kosmetikologio)
pulmonologio (pulmologio)
defektologio (difektologio)
papirologio (papirusologio)
kriminologio (krimologio)
planetologio (planedologio)
sinologio (ĉinologio)
mineralogio (mineralologio)
...
radioterapio (radikuracado, radiperapio)
fizoterapio (fizikkuracado, fizikterapio)
> Ni havas du neelpeleblajn vortojn: "entomologio" kaj
> "insekto-scienco". Servas por nenio enkonduki trian.
Modo ofte estas malracia, sed ne ĉiam oni povas reziti la modon.
Ĉi-okaze "insektologio" ja estas ne tiom malbona: "entomologio" por mi
ne estas pli bona vorto. Se ni ne povos reziti la ologi-lavangon (kaj
ni ja ne povos), tiam mi pretas bonvenigi "insektologio"n kiel vorton
pli klaran ol "entomologio". Formale "insektoscienco" estus eĉ pli
bona; tamen mi ne povas malagnoski, ke -scienc estas iom maloportuna
derivilo (tro plumpa).
Mi opinias, ke utilas agnoski ekziston de pluraj lingvotavoloj. Estas
la baza, la kerna lingvotavolo, kian solan agnoskas la nuna ReVo; kaj
estas "internacia" kromtavolo (interalie, entenanta la fakajn
ĵargonojn kaj nomenkaturojn), kiu havas sian strukturon. Ĝi ne ĉiam
konformas la bazan nivelon, tamen ĝin ja havas ĉiu lingvo, kaj ĝi ja
havas naciajn formojn. Ekz-e la metrismaj onprefiksoj havas
ruslingve sian rusan formon
д (деци) d (deci)
с (санти) c (centi)
м (мили) m (mili)
Specife rusa estas, ekz-e, ke centi- estas skribata kaj prononcata
francmaniere ("santi", ne "centi"); simile, specife esperanta estas,
ke la onprefikso deka- entenas la literon k (kp dekalitro :: décalitre).
Do, eĉ se ili ne apartenas al la baza tavolo estperanta, ili tamen ja
havas sian formon specife esperantan (resp. rusan, francan ktp).
La tezo estas, ke ankaŭ ĉi tiun kromtavolon la lingvoj aranĝas kaj
oportunigas laŭ siaj bezonoj, kaj ke ankaŭ tiu tavolo postulas lingvan
flegadon. Ni ne similu la malklerajn EU-parlamentanojn, kiuj dekretis
ke "euro" funkciu senŝanĝe en ĉiu lingvo nacia.
--
Sergio