marc:
[...]
> Almenaux, se temas pri afiksoj, la reguloj de REVO estas senambiguaj.
> "-ologi" rajtas esti prezentata kiel afikso, sed "esperantologi" restu
> unu radiko. Same por cxiuj neoficialaj afiksoj.

jes, tio klaras.

> Via deziro interpreti "elektroterapio" kiel
> kunmetajxon rompas neniun regulon [...]
> Sed oni ne forgesu, ke farante tion vi rompas la
> antaux-PIV-an tradicion.

eble tiun tradicion mi ne komprenas.  en pv mi trovas ekzemple sub "sxtono" la 
kunmetajxon "juvelsxtono".  ke mi trovas "elektroterapio"n kiel apartan 
kapvorton kaj ne kiel parton de artikolo "terapio" estas laux mi simpla 
malkonsekvenco, almenaux se mi konsideras el perspektivo de la nuntempa lingvo.

>> kiam temas pri eventuala afikso, kiel "-ologio", reguleco kaj viveco
>> estas kriterioj por rekoni veran afiksadon.

> Tio estas via teorio...

jes.  cxi tiu aux alia teorio necesas kiel kompletigo al la supre aludita 
revo-regulo, kiu ne diras, kiel oni distingas afikson.

>> tiuj kriterioj ne pravigas analizojn "diplomat-io" "glob-ino"
>> "bi-ologio" (cxar tiuj -io -ino kaj bi- ne havas suficxan vivecon
>> aliloke en la lingvo),

> Vi trovos en PIV2 amason da "bio"- kaj "ino"-derivajxoj. Vi ne povas
> refuti ilian regulecon, nek ilian vivecon: ja kvankam ni scias, ke "biogaso"
> estas pruntita vorto, neniu povas pruvi, ke gxi ne aperis en Esperanto kiel
> kunmetajxo de "bio" kaj "gaso". Antauxe oni povis objxeti tion, cxar
> "bio" ne ekzistis, sed ekde PIV1 "bio" ekzistas kiel scienca prefikso. La
> ununura rimedo por rifuzi tiujn falsajn kunmetajxojn/derivajxojn estas starigi
> firmajn regulojn pri tio, kion oni rajtas konsideri kiel E-an
> morfemon.

mi ne deziras refuti, cxar kontraste al "bi-" mi konstatas, ke "bio-" funkcias 
prefikse en esperanto kaj mi ne vidas falsecon en tio.  "bio-" enkondukigxis 
tra pruntajxoj, tio estas la historia kaj etimologia aspekto de la demando, sed 
gxi nun aperas ekzemple en "biokomputiko" aux "biostatistiko" kaj do vive 
funkcias en la lingvo.  pro la revo-regulo ni registros "biokomputiko"n kaj 
similajn kiel tutojn, kaj "bio-"n ni registros kiel afikson same kiel ni faris 
pri "-ologio".  tio sxajnas al mi praktike ne tro malbona situacio.

mi ne malkonsentas pri starigo de revo-reguloj, kiuj malvalidigus la morfemecon 
de "bio-" aux "-ologio" kaj praktike malpermesus redakton de artikoloj pri ili, 
sed gxis nun tiajn regulojn ni ne havas.

>> sed ja pravigas "soci-ologio": soci- kaj -ologio en gxi havas siajn
>> konstantajn formojn kaj sencojn, aperas en la gxusta ordo ene de la
>> kunmetajxo, kaj paralelas kun "esperantologio" kaj aliaj similajxoj,
>> kiuj
>> certigas ke "-ologio" ne estas nur etimologia restajxo sed ja vivas.

> Vivas sendube, sed ekster Esperanto.

tiel oni povas diri laux iu tre strikta difino de "esperanto".  laux mia 
difino, "-ologio" funkcias en la lingvo.

> >por tiu okazo do, nombro de originalaj aperoj en la lingvo ja gravas.
> "-ologio" estas tiurilate tre malbona ekzemplo, cxar evidentas, ke
> neniu "ologio"-derivajxo estas E-a kreajxo.

sergio menciis "esperantologio" kaj "meteologio".  mi trovas en interreto 
"insektologio" "kulturologio" "politikologio" "lingvologio".

> >male kiam temas pri strikta kunmeto [...] la
> >nombroj de ceteraj kunmetoj kun "elektro" aux "terapio" ne gravas.

> Mi diras, ke la nombro gravas, cxar tio povas esti argumento por
> pravigi la
> modifon, kiun vi volas enkonduki. Gxis nun "elektroterapi" estas
> konsiderata en REVO radiko, kaj efektive gxi estis pruntita tia, ne
> formita
> per kunmetado.

tio estas la historia klarigo.  miaopinie vortfara teorio prefere funkciu pli 
simple per analizo de la funkcianta lingvo.

> ekzistas malavantagxoj: rompo kun la lingva tradicio

mi dirus rompo kun ia gramatika tradicio.

> kaj instigo
> enkonduki
> novajn falsajn morfemojn por pravigi cxiam pli grandan analizeblecon.
> Analizebleco ne devas igxi celo en si mem.

analizebleco estas miaopinie dezirinda, kiam gxi ne aliflanke malsimpligas la 
prezenton de la lingvo.  tial gxi funkciu "simple kaj stulte": sen etimologiaj 
konsideroj.  piv2 donas tro grandan pozitivan rolon al etimologio, proponante 
analizojn kiuj veras nur se oni konas la grek-latinajn sciencajn vorterojn.  
via vidpunkto donas miaopinie tro grandan negativan rolon al etimologio, 
barante logikan analizon de bone kompreneblaj vortkonstruoj.

amike

jxeromo

Rispondere a