Pri meteoro/meteorologio:

oni nur bezonas mense akrobati se oni rigardos la aferon lau la analizo, ke
-ologio estas sufikso, kiu fakte neniel rilatas al la simpla esperanta
sistemo, sed al tiu skolo, kiu freneze au kaprice traktas la lingvon.

Meteorologio estas oficala, do formala, vorto, kaj ties formo devenas de
etimologiajn kialojn. Meteologio (samkiel Meteo) estas io ne paralela al la
internacia kulturo (kiu devus gravi por la esperanta afero), revo de tiuj,
kiuj frontis esperanton kiel kaprica ludilon. Bedaurinde oni chiam nutras
tiajn revojn ene de Esperantujo... La uzo de vortoj kiaj "tektonaj" kaj
"meteologio" ofte sonas kiel laikajho al la fakaj oreloj, ofetege uzata de
jhurnalistoj, kiuj pli ofte apenau komprenas tion, pri kio ili traktas.

La rimarko en ReVo:

*Rim.:* Ĉi tiun oficialan terminon pli kaj pli anstataŭas la neologismo
„meteologio“, prezentita en
[1<http://www.reta-vortaro.de/revo/art/meteor2.html#fnt_1>
] kun la pravigo, ke *meteorologio* devus signifi la sciencon pri meteoroj,
t.e. kosmaj ŝtonoj. Evidente la pravigo estas malĝusta, unue, ĉar
*-ologi*ne estas oficiala sufikso; due, ĉar ekzistas senco de la vorto
*meteoro* (nome: meteoro
<http://www.reta-vortaro.de/revo/art/meteor.html#meteor.0o.atmosfera_fenomeno>),
kiu povas pravigi la esprimon „scienco pri meteoroj“; kaj trie, ĉar *
meteologio* postulas radikon *mete*, difinitan en vortaroj kiel „atmosfera
fenomeno“, sed uzata de neniu fakulo.

estas ja tre stranga, kiel bone rimarkas la notinto, char neniel ene de la
esperanta logiko meteorologio devus signifi scienco pri meteoroj. Cetere
meteoro ne signfas kosma shtono:

- Meteoro estas la luma fenomeno kauzata de la eniro de kosma korpo en nian
atmosferon. Etenda signifo povas ne ghusti: rigore chielarko ne estas
meteoro, kiel citis Marc; tio estas eraro de vortaro.

- Meteoroido estas la kosma korpo antau ol ghi eniri nian atmosferon.

- Meteorito estas la kosma korpo falinta sur nia planedo.

Do, supozante, ke -ologio estus sufikso, la scienco pri la meteoritoj estus
meteoritologio. Sed tio ja ne gravas por mi, kaj mi ne facile akceptus
nutradi diskuton pri tio ene de la esperanta logiko, char -ologio estas
etimologia heredajho, ne E-sufikso.

Jen simpla kontribuo. Pardonu la eniron ene de la diskuto pri -terapioj.

Amike,

Fernando

Rispondere a