Nur pri detalo:

jxeromo:
>marc:
>
> > >por tiu okazo do, nombro de originalaj aperoj en la lingvo ja gravas.
> > "-ologio" estas tiurilate tre malbona ekzemplo, cxar evidentas, ke
> > neniu "ologio"-derivajxo estas E-a kreajxo.
>
>sergio menciis "esperantologio" kaj "meteologio".  mi trovas en interreto 
>"insektologio" "kulturologio" "politikologio" "lingvologio".

Pri "esperantologio" mi jam diris mian senton, nome ke temas pri fantoma 
internacia vorto, ne E-a kreajxo. "Meteologio" efektive estas kreajxo de iu 
E-isto, sekve de plurloke erara rezono. Gxi restas por mi neanalizebla, 
cxar kvankam "mete" estas PIVa radiko, gxi ne vere ekzistas (t.e. apenaux 
estas uzata kaj kun nedifinebla signifo: belan kacxon kreis tiu homo, cxar 
li ignoris la signifojn de "meteoro").

Pri la 4 ceteraj mi povas nur bedauxri, ke homoj uzas ilin, sed dum 
vortaroj (inkluzive de REVO) permesas al si gurdi, ke "-ologi" estas 
sufikso, ne mirindas, ke oni kreas tiajxojn. Kiel mi plurfoje diris, tio 
hxaosigas la lingvon. Ni havas du neelpeleblajn vortojn: "entomologio" kaj 
"insekto-scienco". Servas por nenio enkonduki trian. Same pri 
"lingvistik/o" kaj "lingvo-scienco": por kio do enkonduki "lingv/ist/ik/o", 
"lingv/ik/o", "lingv/ologi/o"? Estas nenio alia ol ludo, sed ludo dangxera.

Kore,

Marc


Rispondere a