Sergio:

>Je 6/8/09, Marc:
> >>sergio menciis "esperantologio" kaj "meteologio".  mi trovas en
> >>interreto "insektologio" "kulturologio" "politikologio"
> >>"lingvologio".
>
> > Pri "esperantologio" mi jam diris mian senton, nome ke temas pri
> > fantoma internacia vorto, ne E-a kreajxo. "Meteologio" efektive
> > estas kreajxo de iu E-isto, sekve de plurloke erara rezono. Gxi
> > restas por mi neanalizebla, cxar kvankam "mete" estas PIVa radiko,
> > gxi ne vere ekzistas (t.e. apenaux estas uzata kaj kun nedifinebla
> > signifo: belan kacxon kreis tiu homo, cxar li ignoris la signifojn
> > de "meteoro").
>
>Ĉu "meteoro" iam havas la signifon "vetero" en Esperanto?  Mi neniam
>aÅ­dis tian uzon.

Nu, estas plurfoje regurdata diskuto. Suficxas malfermi la vortaron de Kabe:

Meteoro. Nelongdauxra fenomeno en la atmosfero: negxo, hajlo, cielarko.

>"Meteorologio" efektive estas defio al sistemema
>menso.

Precipe se tiu menso ne distingas meteorojn kaj falsxtonojn.

>"Metea", "meteo" ja ekzistas, ekz-e
>
>"La neordinara metea fenomeno estas nomata de la lokanoj El Nino,
>signifanta en la hispana ..."
>esperanto.china.org.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/9906/bd99-06-22.html
>
>"Meteo estas atmosfera elemento aÅ­ fenomeno, rilata al la klimato kaj
>vetero" eo.wikipedia.org/wiki/Meteo

Cxi-rilate Vikipedio senkritike papagas la PIV-ojn, do estas neniu 
argumento por trovi cxi-flanke. Se vi sercxos aliajn ekzemplojn de "meteo" 
per Kukolo,  vi trovos cxefe erarajn ekzemplojn kaj perpleksajn demandojn: 
iuj imagas, ke "meteo" signifas "meteorologio", aliaj, ke signifas "vetero" 
ktp. Same pri la adjektivaj uzoj, kiuj pli normale sinonimas kun 
"meteorologia", ol kun "rilata al meteo". Same la elpensita (PIVa) 
"meteobulteno" (kial ne "metebulteno"??) estas fakte "veterbulteno".


> > Pri la 4 ceteraj mi povas nur bedauxri, ke homoj uzas ilin, sed dum
> > vortaroj (inkluzive de REVO) permesas al si gurdi, ke "-ologi" estas
> > sufikso, ne mirindas, ke oni kreas tiajxojn. Kiel mi plurfoje diris, tio
> > hxaosigas la lingvon.
>
>Ĉu ĉi tio plaĉas al ni aŭ ne, la -olog(i)o-derivaĵoj pluvegas en la
>nacilingvoj, kaj Esperanto apenaÅ­ povas resti flanke, tiom malpli, ke
>tiuj vortoj ja iĝas tre internaciaj.  Kaj multaj el ili ja entenas
>tute evidentan radikon esperantan:
>
>astrologio
>bakteriologio
>bibliologio
>demonologio
>dietologio
>glaciologio
>histologio
>klimatologio
>konspirologio
>kosmologio
>leksikologio
>oceanologio
>parazitologio
>seksologio
>tekstologio
>terminologio
>tipologio
>virusologio
>vulkanologio
>
>Se ni plu sendigeste glutados ilin, ni plu ricevados malaglutinajn
>fuŝvortojn kiel
>
>meteorologio
>politologio (politikologio)
>kosmetologio (kosmetikologio)
>pulmonologio (pulmologio)
>defektologio (difektologio)
>papirologio (papirusologio)
>kriminologio (krimologio)
>planetologio (planedologio)
>sinologio (ĉinologio)
>mineralogio (mineralologio)
>...
>radioterapio (radikuracado, radiperapio)
>fizoterapio (fizikkuracado, fizikterapio)

Vi bone scias, ke la alternativo ne estas nur inter (1) gluti ilin 
sensxangxe, (2) adapti ilin rekonante la sufiksan naturon de "-ologio". 
Unue eblas krei verajn skemismajn ekvivalentojn (kun "scienco" aux "fako"), 
sed due eblas ankaux akcepti la internaciajn ("astrologio") kaj 
reguligitajn formojn ("cxinologio") tamen ne pretendante, ke ili estas 
plenrajtaj kunmetajxoj.

> > Ni havas du neelpeleblajn vortojn: "entomologio" kaj
> > "insekto-scienco". Servas por nenio enkonduki trian.
>
>Modo ofte estas malracia, sed ne ĉiam oni povas reziti la modon.
>Ĉi-okaze "insektologio" ja estas ne tiom malbona: "entomologio" por mi
>ne estas pli bona vorto.  Se ni ne povos reziti la ologi-lavangon (kaj
>ni ja ne povos), tiam mi pretas bonvenigi "insektologio"n kiel vorton
>pli klaran ol "entomologio".

Miaopinie vi troigas parolante pri lavango. Plurajn el la de vi cititaj 
sciencoj mi neniam auxdis en la franca (des malpli en Esperanto).

>Formale "insektoscienco" estus eĉ pli
>bona; tamen mi ne povas malagnoski, ke -scienc estas iom maloportuna
>derivilo (tro plumpa).

"Plumpeco" estas subjektiva kriterio.


>Mi opinias, ke utilas agnoski ekziston de pluraj lingvotavoloj.  Estas
>la baza, la kerna lingvotavolo, kian solan agnoskas la nuna ReVo; kaj
>estas "internacia" kromtavolo (interalie, entenanta la fakajn
>ĵargonojn kaj nomenkaturojn), kiu havas sian strukturon.  Ĝi ne ĉiam
>konformas la bazan nivelon, tamen ĝin ja havas ĉiu lingvo, kaj ĝi ja
>havas naciajn formojn.  Ekz-e la metrismaj onprefiksoj havas
>ruslingve sian rusan formon
>
>д (деци)  d (deci)
>с (санти) c (centi)
>м (мили)  m (mili)
>
>Specife rusa estas, ekz-e, ke centi- estas skribata kaj prononcata
>francmaniere ("santi", ne "centi"); simile, specife esperanta estas,
>ke la onprefikso deka- entenas la literon k (kp dekalitro :: décalitre).
>Do, eĉ se ili ne apartenas al la baza tavolo estperanta, ili tamen ja
>havas sian formon specife esperantan (resp. rusan, francan ktp).
>
>La tezo estas, ke ankaŭ ĉi tiun kromtavolon la lingvoj aranĝas kaj
>oportunigas laÅ­ siaj bezonoj, kaj ke ankaÅ­ tiu tavolo postulas lingvan
>flegadon.  Ni ne similu la malklerajn EU-parlamentanojn, kiuj dekretis
>ke "euro" funkciu senŝanĝe en ĉiu lingvo nacia.

Pri tio mi plene konsentas. Gravas unue kompreni, ke estas du tavoloj (kion 
la PIVoj kasxas) kaj ilin bone distingi, cxar ili ne kondutas same. Kio por 
la scienca tavolo estas kunmetajxo, povas roli sur la baza kiel 
neanalizinda radiko, kun aparta radikkaraktero kaj uzo lauxa al la reguloj 
de tiu baza tavolo.

Kore,

Marc


Rispondere a