Je 6/9/09, Marc:
> Sergio:

[...]

>>Ĉu "meteoro" iam havas la signifon "vetero" en Esperanto?  Mi neniam
>>aŭdis tian uzon.

> Nu, estas plurfoje regurdata diskuto. Suficxas malfermi la vortaron
> de Kabe:

> Meteoro. Nelongdauxra fenomeno en la atmosfero: negxo, hajlo, cielarko.

Mi ĵuras, ke neniam mi renkontis tian bizaran uzon.  Nek ruse, nek
esperante, nek ia ajn alia lingvo.  Pli konata estas eble la medicina
"meteorismo", koncernanta la intestogasojn.  Sed ankaŭ ĉi tia uzo
estas komika kaj jam delonge eksmoda.

Sed ja ĉiulingve mi renkontis la sencon "falŝtono".

>>"Meteorologio" efektive estas defio al sistemema menso.

> Precipe se tiu menso ne distingas meteorojn kaj falsxtonojn.

Estas la ridinda obstino, pretendi ke tia distingo atestas pri ia
supera klero.  Mi opinias tute male, ke ĝuste tiu pedanteco estas
ridinda.  En diversaj lingvoj jam delonge "meteoro" signifas
"falŝtono" -- sed ial aplomba manpleno da pedantoj instruas al ni, ke
ni ial obeu iliajn sanktajn tabuojn.

Jam en mia infanaĝo mi legis "La Chasse au météore" de Jules Verne;
ruslingve tian uzon mi trovis en la klasika poezio -- do, jam pli
jarcentojn oni uzas la vorton tiele tute internacie -- ĉu ĉi tio ne
sifiĉas?!

>>"Metea", "meteo" ja ekzistas, ekz-e

>>"La neordinara metea fenomeno estas nomata de la lokanoj El Nino,
>>signifanta en la hispana ..."
>>esperanto.china.org.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/9906/bd99-06-22.html

>>"Meteo estas atmosfera elemento aÅ­ fenomeno, rilata al la klimato kaj
>>vetero" eo.wikipedia.org/wiki/Meteo

> Cxi-rilate Vikipedio senkritike papagas la PIV-ojn, do estas neniu
> argumento por trovi cxi-flanke. Se vi sercxos aliajn ekzemplojn de
> "meteo" per Kukolo, vi trovos cxefe erarajn ekzemplojn kaj
> perpleksajn demandojn: iuj imagas, ke "meteo" signifas
> "meteorologio", aliaj, ke signifas "vetero" ktp.

Unue, se vi serĉos "meteoro"n per Kukolo, vi trovos la uzojn pri la
falŝtona senco:
,----
| Memoras mi mirindan horon:
| Vizie venis via bel',
| Simile fajran meteoron,
| Beleco pura de ĉiel'
`----

,----
| Neniam antaŭe homoj travivis tiel fortan tertremon, ĉar kometo havas
| multe pli grandan mason ol meteoro, kaj estas pli rapida.
`----
ktp ktp.

Due, iuj aferoj meteologiaj (ekz-e la atmosfera premo) ne evidente
apartenas al la nocio "vetero", sed certe estas "meteo"j.  Oni povas
paroli pri "metedependaj homoj" pli facile ol pri "veterdependaj
homoj" (fakte, tiu lasta dirmaniero pensigus min pri karaktero plie ol
pri sano: flirtema kiel la vento).

> Same pri la adjektivaj uzoj, kiuj pli normale sinonimas kun
> "meteorologia", ol kun "rilata al meteo". Same la elpensita (PIVa)
> "meteobulteno" (kial ne "metebulteno"??) estas fakte "veterbulteno".

Manke de la vortoj por iuj fenomenoj oni ofte uzas metonimie la nomon
de sicienco; ekz-e "fizikkuracado" ja ne temas pri SCIENCO fiziko, sed
pri fenomenoj kiujn ĝi studas (kaj kiujn oni aplikas dum kuracado --
absolute neniel celante fizikan studon).  Alivorte, ĝuste tiaj uzoj de
scienconomo estas perversaĵoj, kiajn oni devas apliki pro manko de
proprasenca vorto:

estetika sento (t.e. "belorilata sento")
stomatologia substanco (dentokuraca substanco)
meteorologia efiko (t.e. metea efiko)

[...]

>>Ĉu ĉi tio plaĉas al ni aŭ ne, la -olog(i)o-derivaĵoj pluvegas en la
>>nacilingvoj, kaj Esperanto apenaŭ povas resti flanke, tiom malpli, ke
>>tiuj vortoj ja iĝas tre internaciaj.  Kaj multaj el ili ja entenas
>>tute evidentan radikon esperantan:

>>astrologio
>>bakteriologio
>>bibliologio
>>demonologio
>>dietologio
>>glaciologio
>>histologio
>>klimatologio
>>konspirologio
>>kosmologio
>>leksikologio
>>oceanologio
>>parazitologio
>>seksologio
>>tekstologio
>>terminologio
>>tipologio
>>virusologio
>>vulkanologio

>>Se ni plu sendigeste glutados ilin, ni plu ricevados malaglutinajn
>>fuŝvortojn kiel

>>meteorologio
>>politologio (politikologio)
>>kosmetologio (kosmetikologio)
>>pulmonologio (pulmologio)
>>defektologio (difektologio)
>>papirologio (papirusologio)
>>kriminologio (krimologio)
>>planetologio (planedologio)
>>sinologio (ĉinologio)
>>mineralogio (mineralologio)
>>...
>>radioterapio (radikuracado, radiperapio)
>>fizoterapio (fizikkuracado, fizikterapio)

[...]

> Miaopinie vi troigas parolante pri lavango. Plurajn el la de vi
> cititaj sciencoj mi neniam auxdis en la franca (des malpli en
> Esperanto).

Interese, kiujn nome vi neniam aŭdis?  Ne ĉiuj el ili estas
striktasencaj sciencoj -- ekz-e "konspirologio" estas plie mokvorto,
tamen ja klara kaj internacia.  Nu eble "difektologio" estas iom
ekzota, tamen ĝi ne estas mia elpensaĵo -- kaj eĉ france mi trovas

,----
| des démarches pédagogiques pour lutter contre l’analphabétisme et
| résoudre des problèmes de défectologie (de la surdité au retard
| mental)
`----

--
Sergio

Rispondere a