Je 6/9/09, Antonio: > Saluton, > Gxenerale, kiel asertis Corsetti, "kuracado" estas pli bona ol "terapio". > Domagxe, la aferoj ne estas simplaj tiel kiel sxajnas. :-)
> fizioterapio --> fizik-kuracado > fizioterapiisto -> fizik-kuracisto.... ????? > TUTE NE! > fizioterapiisto estas samranga je kvalifikita flegisto... kaj ne > je "kuracisto"! Tamen ankaŭ "terapiisto" prezentas la saman problemon. Por mi "terapiisto" estus ja kuracisto, ne flegisto. > Renato, fizik-kuracisto estas itallingve "fisiatra" (fis-iata = > fis=fizik iatra=kuracisto). Tro simile al "ftiziatro". Cetere, la vortaro it-ru tradukas: fisiatra -> физиотерапевт (fizioterapevt). Tia kuracisto ordonas la procedurojn, kiujn aplikas flegisto. (Ekz-e ĥirurgo rekomendas al mi iun specon de fizikkuracado. Li sendas min al fizikkuracisto, kiu min ekzamenas kaj determinas detalojn de la proceduro, instrukciante la flegistinon kaj kontrolante mian staton antaŭ ĉiu seanco.) > Domagxe, mi ne scias la vorton en aliaj lingvoj (cxiukaze, laux mi, > la signifo kaj la fako estas tute klaraj ankaux rekte en Esperanto). > Do, finfine, "terapio" estas necesa vorto... memkompreneble kiam gxi > necesas. :-) Via ekzemplo tion neniel pruvas. "Fizikkuracisto" estas nek pli nek malpli problema ol "fizioterapiisto". -- Sergio
