István:

>La precipa demando sxajnas al mi: se diversaj lingvoj fonaj al Esperanto 
>donas malsamajn sencojn al vorto responda, kaj forme simila, al Esperanta 
>vorto, kiu(j)n senco(j)n preferi en Esperanto?
>
>En la konkreta kazo de "sankcio/sankcii" mi povus imagi 
>jezuitan/talmudisman solvon, donante tiel gxeneralan difinon al la radiko 
>ke gxi kovru kaj la aproban signifon kaj la punan.
>
>Cxu iu provos...?

Nu, estas suficxe facile: sankcii signifas pli-malpli aprobi envivigon 
(proprasence: en jura kampo), kaj envivigi signifas cxi-okaze jen meti en 
uzon, dekreti aplikebla, jen meti en aplikon (do envivigi la punon 
antauxvidatan de la legxo). Problema restas, ke la du signifoj ne havas 
egalan regadon: (1) oni sankcias legxon (kaj figurasence iun ajn 
principon), (2) oni sankcias agon aux aginton (t.e. aplikas iun (punan) 
legxon al la ago aux aginto).

Kore,

Marc



Rispondere a