--- On Tue, 9/8/09, Marc Bavant wrote:

[...]

> Nu, estas suficxe facile: sankcii signifas pli-malpli aprobi
> envivigon (proprasence: en jura kampo), kaj envivigi signifas
> cxi-okaze jen meti en uzon, dekreti aplikebla, jen meti en aplikon
> (do envivigi la punon antauxvidatan de la legxo).

Tio ne estas leksikografia difino de la sencoj, tio estas etimologia
klarigo pri evoluo de "sanktigo" (= tabuado) al SANKCI-.

Vi mem ja konstatas tion:

> Problema restas, ke la du signifoj ne havas egalan regadon: (1) oni
> sankcias legxon (kaj figurasence iun ajn principon), (2) oni
> sankcias agon aux aginton (t.e. aplikas iun (punan) legxon al la ago
> aux aginto).

Ne nur la objektoj, sed ankaŭ la modusoj de la agoj estas malsamaj.
Aproba sankcio estas statusŝanĝo de dokumento, ĝi estas permeso
("sankcii areston" ne signifas "aresti"); la reprezalia sankcio estas
ordono kaj realigo, realaj agoj.

Aliflanke, "la sankcioj de la leĝo" (la punoj aŭ trudmanieroj kiujn
preskribas leĝo) ja estas preskriboj.  Putra kaĉo el misdidestitaj
sencorompaĵoj.

-- 
Sergio



      

Rispondere a