Saluton, Russ! Vi pravas; pardonu mian misesprimadon! Mi respondis al Luiz
pri via u-uzo ("oni ne uzu ge-"). Mi gxuste volis demandi - sed nesukcese -
kial ni ne *povus* uzi ge- (se ni tiel volus).Mi konsenstas kun cxion, kion vi diris. F. On Dec 18, 2007 3:42 PM, Fernando Maia Jr <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > Kial ne uzi ge-? Se vi scias, ke temas pri grupo kun ambaux seksoj, kial > vi > > ne specifigus tion? > > Kial uzi ge-? Se la ambauxsekseco de la grupo ne gravas al mia > konversacia celo, kial mi emfazu gxin? Simple cxar mi scias ion pri > la dentistoj ne devigas min diri tiun informon se vi ne rilatas al mia > konversacia celo! > > Laux via argumenta, cxu ni ankaux diru "maljunaj dentistoj" se ni > scias ke temas pri grupo de maljunaj dentistoj, aux "diversagxoj > dentistoj" se ni scias ke temas pri grupo kun diversaj agxoj? > > Kial ne diri "nigrulaj dentistoj" aux "diversrasaj dentistoj" se vi > scias pri iliaj rasoj? > > Kial ne diri "judaj dentistoj" aux "diversreligiaj dentistoj"? Ktp. > Mi supozas ke vi konsentus ke estus iom absurde devi eksplicite indiki > la agxojn, rasojn, religiojn de la dentistoj cxiufoje kiam vi mencias > ilin. Kial sekso estu deviga? > > > Cxu vi ne specifigis "La dentisticxo"? Kial ne farus la > > saman por la antauxa ekzemplo? Se tio, kion vi prezentis, estas tiom > certa, > > kial timi uzi ge-? > > Kiu timas? Mi rimarkas nur ke iuj homoj ne sentas devon doni ekstran > nenecesan informon (pri sekso) kiam gxi ne gravas. > > amike sed ne ege gee, > russ
