On Dec 18, 2007 3:42 PM, Fernando Maia Jr <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > Kial ne uzi ge-? Se vi scias, ke temas pri grupo kun ambaux seksoj, kial vi > ne specifigus tion?
Kial uzi ge-? Se la ambauxsekseco de la grupo ne gravas al mia konversacia celo, kial mi emfazu gxin? Simple cxar mi scias ion pri la dentistoj ne devigas min diri tiun informon se vi ne rilatas al mia konversacia celo! Laux via argumenta, cxu ni ankaux diru "maljunaj dentistoj" se ni scias ke temas pri grupo de maljunaj dentistoj, aux "diversagxoj dentistoj" se ni scias ke temas pri grupo kun diversaj agxoj? Kial ne diri "nigrulaj dentistoj" aux "diversrasaj dentistoj" se vi scias pri iliaj rasoj? Kial ne diri "judaj dentistoj" aux "diversreligiaj dentistoj"? Ktp. Mi supozas ke vi konsentus ke estus iom absurde devi eksplicite indiki la agxojn, rasojn, religiojn de la dentistoj cxiufoje kiam vi mencias ilin. Kial sekso estu deviga? > Cxu vi ne specifigis "La dentisticxo"? Kial ne farus la > saman por la antauxa ekzemplo? Se tio, kion vi prezentis, estas tiom certa, > kial timi uzi ge-? Kiu timas? Mi rimarkas nur ke iuj homoj ne sentas devon doni ekstran nenecesan informon (pri sekso) kiam gxi ne gravas. amike sed ne ege gee, russ
