Saluton Bertilo,
Viaj ekzemploj estas ja pripensindaj kaj tre interesaj, dankon pro via
interveno. Vi aldonis propran komenton kaj mi aldonas mian.

> Jen Zamenhofa frazo por pripensi:
> 
>    "Estimataj SINJORINOJ kaj sinjoroj! - Ne havante la eblon
>    partopreni persone en la unua jarkonveno de la Londona Klubo
>    Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al chiuj
>    partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas al mi,
>    ke mi sidas nun inter vi, estimataj anglaj AMIKOJ de la ideo de
>    lingvo internacia, kaj mi ghojas kun vi pro la belaj fruktoj,
>    kiujn via energia laborado donis en la dauro de la foririnta
>    jaro."
>    (el Gramofona parolado de okaze de la unua datreveno de la
>    fondo de la Londona Esperanto-Klubo, 1904)
 
> Tie la vorto "amikoj" klare inkluzivas ankau sinjorinojn. Se tie
> estus ekzemple PATR/ au FIL/ anstatau AMIK/, oni certe ne dirus
> "patroj" au "filoj" inkluzivante la sinjorinojn. AMIK/ do ne
> estis por Zamenhof same vira kiel ekzemple PATR/ kaj aliaj klare
> viraj radikoj.

En "anglaj amikoj de la ideo" ne temas pri privata rilato inter du
personoj sed pri rilato kiun havas iuj al la lingvo Esperanto.
Tute normale tiukaze diri "amikoj" same kiel diri "geamikoj".
 
> Simile ech en la Fundamento:
> 
>    Kiam oni estas richa (au richaj), oni havas multajn AMIKOJN.
> 
> Mi estas sufiche certa, ke Zamenhof tie ne pensis nur pri viroj,
> sed pri viroj kaj virinoj egale. Tia uzo ne eblas kun vere viraj
> radikoj kiel FRAT/ kaj KNAB/.

Ankaŭ ĉi tie, mi mem dirus "amikojn" ĉar la vorto ne celas iun 
klare
difinitan amikecan rilaton inter du personoj. Do ankaŭ ĉikaze ne temas
pri privata rilato inter du personoj.

> Kaj jen el "Marta":
> 
>    La mastrino de tiu loghejo renkontadis shin chiam ghentile,
>    paroladis al shi AMIKE, ech kore.
> 
> "Amike", ne "amikine". Io tia ne eblus kun "patre" au "frate".
> Tiam nepre estus "paroladi patrine" au "paroladi fratine", se
> parolas virino.
> Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Tiu ekzemplo uzas adverban formon de amik- kaj ja en la kunteksto la
adverbo "amike" ne signifas "estkiel &#349;ia amikino", &#285;i estas vorto kiun
oni uzas &#285;enerale pro &#285;entileco en multaj situacioj kaj apena&#365;
penseble ke &#265;iujn niajn "amike" signifas "estkiel via privata
amiko/amikino".

La diskuto pri "amiko/amikino" kondukas min pripensi ke
"amik-" estas tre diverse uzata.
&#284;i ne &#265;iam diras ke estas privata rilato inter du personoj.

Kaze de privata rilato inter du personoj mi opinias ke estas sa&#285;e uzi
"amiko" genre do diri "amikino" kiam temas pri virino.

Kaze de &#285;enerala koncepto pli proksima al &#285;entileco ol al ia 
da&#365;ra
rilato inter du personoj mi opinias ke estas normale uzi "amiko"
"amike" "amikoj" "amikaj" "geamikoj" sengenre do kompreni ke temas
indiferente pri amba&#365; seksoj.

Mireja ne celas trudi sian uzon de la radiko "amik-" , nur provis
analizi kial iufoje &#349;i distingas amiko kaj amikino kaj alifoje &#349;i bone
akceptas sengenre la vortojn "amiko" "amikoj" "amike".
Samkiel estas distingeblaj maro kaj oceano: per nocio de proksimeco en
la unua kaj nocio de vasteco en la dua, same estas distingeblaj la
genra "amiko" kaj la sengenra: proksimeco de la unua kaj vasteco en la
uzo de la dua.
  



Rispondere a